Anna Samoĥina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1963 en Gurjevsk |
Morto | 8-an de februaro 2010 (47-jaraĝa) en Pargolovo |
Mortokialo | stomaka kancero |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Familio | |
Infano | Aleksandra Samokhina |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • prezentisto • restoraciestro • televida prezentisto |
Anna Vladlenovna SAMOĤINA (ruse Анна Владленовна Самохина, naskiĝis la 14-an de januaro 1963 en Gurjevsk; mortis la 8-an de februaro 2010 en Sankt-Peterburgo) estis rusia aktorino.
Fine de la tempo de Perestrojko kaj komence de la 1990-aj jaroj ŝi konsideratis inter la plej belaj kaj plej aprezataj aktorinoj de Rusio. Nacie ŝi konatiĝis en 1988 en sovetunia filma adapto de la dramo "La grafo de Monte-Kristo" de la franca verkisto Alexandre Dumas. Samjare ŝi rolumis amatinon de krimulo en la krimfilmo "Rabistoj en leĝo" (ruse Воры в законе) el la serio Jurij Viktoroviĉ Kara. Sekve ŝi partoprenis en plurdeko da kinejaj filmoj, televidaj filmoj kaj serioj.
Anna Samoĥina mortis la 8-an de februaro 2010 je stomaka kancero.
Filmografio (elekto)
- 1988: Узник замка Иф ("La malliberigito de kastelo If")
- 1988: Воры в законе ("Rabistoj en leĝo")
- 1989: Дон Сезар де Базан ("Don Cesar de Bazan")
- 1990: Царская охота ("La cara ĉaso")
- 1992: Тартюф ("Tartufo", vidu la paĝon pri Molière)
- 2003: Бандитский Петербург ("Krimula Sankt-Peterburgo")
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.