Anna Posingies | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1980 (43-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Anna Elisabeth POSINGIES (naskiĝis la 8-an de septembro 1980) estas germana esperantistino kaj matematikisto.
Anna Posingies studis matematikon en la Humboldt-Universitato de Berlino. Ŝi diplomiĝis en 2007 kaj en 2010 doktoriĝis. Dum prelego ŝi ekkonis Anna-Laura Wickström, kiu esperantigis ŝin. Ŝi fariĝis membro de Berlinaj Studentoj-Esperantistoj. Ĝis 2007 ŝi estis estrarano kaj kasisto de Germana Esperanto-Junularo. Ŝi daŭre loĝas en Berlino. Intertempe ankaŭ ŝia fratino Lena lernis paroli Esperanton.
Eksteraj ligiloj
- Sinprezento Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.