Anna Kubik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1957 (67-jaraĝa) en Ősi |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Anna KUBIK, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubik Anna estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Imre Csiszár (reĝisoro), ŝi naskis filinon, baldaŭ ŝi eksedziniĝis.
Anna Kubik naskiĝis la 8-an de januaro 1957 en Ősi.
Biografio
Anna Kubik frekventis aktoran ĉeflernejojn en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en 1981 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Poste ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011, pli frue (ekde 1985) kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 15 kinejaj filmoj inter 1980-2007
- 18 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1973-2003, ekzemple A tanítónő (La instruistino), 1985
- diversaj dublitaj filmoj (hungaraj voĉoj de ekstrlandaj filmoj), ekzemple de Lauren Holly
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: La Ventego - Ceres; Romeo kaj Julieta: - titolrolo; Somermeznokta sonĝo - Titania; Molière: Tartufo - Elmira; Henrik Ibsen: Peer Gynt - Aase; József Katona: Bánk (banuso) - Gertrudis, Melinda; Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla; Ferenc Molnár: Liliom (Lilio) - S-ino Muskát; Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' stonkora homo) - S-ino Baradlay; Pasternak: Doktoro Ĵivago - Lara
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.