Anna Gonda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1947 en Miskolc |
Morto | 12-an de junio 2013 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Anna Gonda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda Anna estis hungara-aŭstra operkantisto (aldo). Ŝia geedziĝa nomo estis Anna Gonda-Nigg.
Anna Gonda[1][2] naskiĝis la 28-an de januaro 1947 en Miskolc, ŝi mortis la 12-an de junio 2013.
Biografio
Anna Gonda komencis lerni pianadon en la aĝo de 13 kaj kantadon en la aĝo de 17. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1974. Ŝia ĉefinstruisto estis Éva Kutrucz. De 1974 ĝis 1976 ŝi ricevis plu trejnadon en de:Hochschule für Musik Hanns Eisler Berlin (tiam Orienta Berlino). Ŝi komencis sian operkantistan karieron en de:Volkstheater Rostock. En 1978 ŝi revenis al Hungario kaj dum tri jaroj ŝi instruis en muzika mezlernejo en Győr. Ŝi ankaŭ kantis en de:Stadttheater Klagenfurt. En 1981 ŝi restis en Aŭstrio kaj ŝi estis membro de Viena Ŝtata Operejo ricevinta ankaŭ ĉefrolojn ĝis 1997. En tiu periodo ŝi estis gastkantisto ekzemple en Teatro alla Scala, Svislando, Francio, Japanio. Ŝi kantis ankaŭ oratoriojn.
Lia repertuaro (elekto)
- Georges Bizet: Carmen (opero) — titolrolo
- Gaetano Donizetti: Maria Stuart (opero) — Anna Kennedy
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — Marcellina
- Die Zauberflöte — tria damo
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly — Suzuki
- Camille Saint-Saëns: Samson et Dalila — ina titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Azucena
- Un balo in Maschera – Ulrica
- Aida — Amneris
- La Forto de la Destino — Preziosilla
- Rigoletto — Maddalena
- La traviata — Annina
- Falstaff — Mistress Quickly
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer – Mary
- Parsifal – ĉiela voĉo, tria florknabino
- La ringo de la Nibelungo – Erda; Schwertleite; Floßhilde; unua norna
- Tristano kaj Izoldo – Brangäne
- Die Walküre — Schwertleite
Ŝia libro
- És nem lehetsz feleség (trifoje eldonita)