Anna Dostojevskaja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Анна Григорьевна Сниткина |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1846 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 9-an de junio 1918 (71-jaraĝa) en Jalto |
Tombo | Tiĥvina Tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusio |
Familio | |
Edz(in)o | Fjodor Dostojevskij |
Infano | Ljubov Dostojevskaja |
Okupo | |
Okupo | taglibristo • tribunala stenografiisto • stenotypist |
Anna Grigorjevna Dostoevskaja (ruse Анна Григорьевна Достоевская; 12a de septembro 1846 – 9a de junio 1918) estis rusa memorverkisto, stenografiisto, helpanto kaj la dua edzino de la verkisto Fjodor Dostojevskij (ekde 1867). Ŝi estis ankaŭ unu el la unuaj inaj filatelistoj en Rusio. Ŝi verkis du biografiajn librojn pri Fjodor Dostojevskij: "Taglibro de Anna Dostojevskaja" en 1867, kiu estis publikigita en 1923 post ŝia morto, kaj "Memoroj de Anna Dostojevskaja" (konata ankaŭ kiel "Rememoro de Anna Dostojevskaja"[1]), publikigita en 1925.[2]
En 1866 Dostojevskij revenis al Sankt-Peterburgo meze de septembro kaj promesis al sia eldonisto, Fjodor Stelovskij, ke li finkompletigos la verkadon de La ludisto, novelo fokusita je ludopatio, por novembro, kvankam li ankoraŭ eĉ ne ekverkis ĝin. Miljukov, unu el la amikoj de Dostojevskij, konsilis al li dungi sekretarion. Dostojevskij kontaktis stenografiston Pavel Olĥin el Sankt-Peterburgo, kiu rekomendis 20-jaran lernantinon Anna Snitkina. Ŝi helpis al Dostojevskij fini la novelon ĝis la 30-a de oktobro, post 26 tagoj da laboro.[3][4] La 15a-n de februaro 1867 Dostojevskij edziĝis al Snitkina en la Triunua Katedralo (Sankt-Peterburgo). La 7000 rubloj, kiujn li ricevis kiel honorarion pro Krimo kaj puno, ne kovris liajn ŝuldojn, kio devigis Anna vendi siajn havaĵojn. La 14-an de aprilo 1867, ili komencis prokrastitan mielmonaton en Germanio danke al la mono akirita tiamaniere.
Ilia unua filo, Sonja, estis generita en Baden-Baden, kaj naskiĝis en Ĝenevo la 5-an de marto 1868. La bebo mortis pro pneŭmonio tri monatojn poste, kaj Anna memoris kiel Dostojevskoj "ploregis kiel virino malespera".[5] La paro translokiĝis de Ĝenevo al Vevey kaj poste al Milano, antaŭ sekvi al Florenco.
Notoj
- ↑ Lantz, K. A. (2004). The Dostoevsky Encyclopedia. Greenwood Publishing Group. pp. 97–99. ISBN 0-313-30384-3.
- ↑ Достоевская, А.Г. "антикварный интернет-магазин". Arkivigite je 2019-09-09 per la retarkivo Wayback Machine RareBooks.ru. Alirita la 25an de marto 2012.
- ↑ Frank 1997, pp. 42–183.
- ↑ Kjetsaa 1989, pp. 162–96.
- ↑ Kjetsaa 1989, p. 219.
Bibliografio
- Frank, Joseph (1997) [1995]. Dostoevsky: The Miraculous Years, 1865–1871. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01587-3.
- Kjetsaa, Geir (1989). Fyodor Dostoyevsky: A Writer's Life. Fawcett Columbine. ISBN 978-0-449-90334-6.