Anna Bánd | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1921 en Kovaĉica |
Morto | 28-an de decembro 2007 (86-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Verkoj | Q19704411 |
Anna Bánd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánd Anna estis hungara pupteatristo, aktoro, reĝisoro, instruisto, esperantisto.
Anna Bánd[1][2] naskiĝis la 26-an de novembro 1921 en Kovaĉica ( Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj), ŝi mortis la 28-an de decembro 2007 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
Anna Bánd apartenis al la hungara minoritato en la Reĝlando. Ŝi akiris diplometon en aktora ĉambro, poste ŝi estis aktoro. En 1948 ŝi konatiĝis pri la pupteatrado kaj ŝi apartenis al malgranda pupteatra trupo. La trupo prezentis spektaklojn en lernejoj. Inter 1949–1992 ŝi apartenis al Pupteatro (Budapeŝto). En la 1950-aj jaroj ŝi akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Ŝi estis la unua, kiu prezentis esperantan pupteatran programon. Ŝi ankaŭ instruis pupteatran teknikon en Pécs, Eger, Miskolc kaj Tiszalúc. Ŝi ricevis gravan aktorpremion en 1979. Ŝi havis edzon kaj naskis filinon en 1948.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Darvas–Gádor: Szerelmes Istenek - Héra
- Jonathan Swift-Zoltán Jékely: Gulliver az óriások földjén - Törpe
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Mirigy
Ŝiaj filmaj roloj (ĉiuj voĉoj en pupteatraj spektakloj, elekto)
- Minden egér szereti a sajtot (1981)
- Dörmögőék kalandjai (1987)
- Dörmögőék legújabb kalandjai (1990-1991)
Ŝiaj reĝisoraĵoj (ĉiuj pupteatraj spektakloj, elekto)
- Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo
- János Arany: Toldi
- Sándor Weöres: Csalóka Péter