Anita Tóth | |
---|---|
![]() Anita Tóth | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1972 (51-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Anita Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Anita estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Anita Tóth[1][2] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1972 en Debrecen.
Biografio
Anita Tóth akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1998. Ŝia ĉefinstruisto estis Gábor Zsámbéki. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Katona József, kie ŝi restis ĝis 2018. Ŝi estis videbla ankaŭ en alternativaj teatrejoj. Ŝi verkis ankaŭ teatraĵon. Ŝi ricevis teatrajn premiojn inter 1999-2014.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - feino
- La Ventego - Ariel
- Szeget szeggel - Franciska
- Trojlo kaj Kresida - Cassandra
- Molière
- Tartufo - Flipote
- La mizantropo - Flipote
- Ferenc Molnár: Riviera - Cibulka
- Henrik Ibsen: Mennyország - amikino de Gudjon
- Bertolt Brecht Trigroŝa opero - Sookie Tawdry
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Túsztörténet (1989) - Erzsi
- Csinibaba (1997) - Angéla
- Taxidermia (2005) - interpretistino
- A vizsga (2011) - domzorgantino
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jane Adams kaj Charlotte Véry[3]
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Három szerelem (1998) - Erzsi
- Kaffka Margit és Bauer Henrik (2003) - Leonie Guttmann
- Eszméletlen (serio) (2017) -
Ŝia teatraĵo
- Busójárás (2006)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.