Frua animacio farita el 16 fotoj de Eadweard Muybridge.
Animaciita figuro

Animacio (aŭ movbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj; en tiu okazo eblas ĝin nomi desegnofilmo.

Reproduktaĵo de desegno sur ceramika vazo troviĝanta en Ŝahr-e Suĥteh, Irano.
Animacio de la desegno sur ceramika vazo troviĝanta en Ŝahr-e Suĥteh, nune en la Nacia Muzeo de Irano.

La vorto animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen oni ofte ne distingas inter "animacio" kaj "animacia filmo", kaj la vorto "movbildo" estas uzata por ambaŭ.

Animacio laboras parte per belartaĵoj, parte per movbildoj. Ĝi estas fakte truko, kiam la animaciisto kreas kaj movigas (vivigas, animas) figurojn, bildojn, desegnojn , diversajn materialojn (ekz.. sablo, papero, knedaĵo). En la klasika animacia filmo, la animaciistoj desegnis ĉiun unuopan movon de la figuroj aparte kaj la sinsekva rapida prezento de la surigitaj fazaj bildoj prezentas la iluzion de la moviĝo. Tiu ĉi procezo estas tro malrapida, do kompleta desegna filmo - ekz. filmo Neĝulino kaj la sep nanoj de Walt Disney - konsistas el pli ol unu miliono da unuopaj bildoj. Krom la desegna animacio estas konata ankaŭ kiel lum-, pentraĵanimacio, emulzio-skrapita, papereltonda, duonplastika, piksilacia (vivantaj homoj movas kiel pupoj) animacio kaj per komputila tekniko produktita animacion.

Animacia filmo

La animacia filmo estas - ekde sia naskiĝo - la plej ŝatata filmtipo, ĉar ĝi donas absolutan liberecon por la verkista pensado, imago, kion aliaj filmaj tipoj ne povas doni. Ĝi estas strikte parenca al la komikso, oni povas revidi multajn komiksajn figurojn surekrane en animaciaj filmoj (Garfield, Dagobert, Asteriks ktp.) Ĝi ĉerpas el la ĝenra, historiogvida, dramaturgia, sursceniga skemoj de la kinofilmo.

Historio

Antikva animacio

Projekcianta praksinoskopo, 1882, ĉi tie montranta supermetitan animaciitan figuron sur separate projekciita fona sceno.

Fruaj ekzemploj de klopodoj por kapti la fenomenon de movado en kvieta desegno povas troviĝi en paelolitikaj kavernaj pentraĵoj, kie animaloj estas ofte priskribitaj kun multaj kruroj en supermetitaj sintenoj, klare klopodante esprimi la percepton de movo.[1]

Argila pokalo malkovrita ĉe la kuŝejo de antaŭ 5,200 jaroj nome Ŝahr-e Suĥteh en sudorienta Irano, priskribas tion kio eble estas la plej antikva ekzemplo de animacio en la mondo.[2] Tiu artefakto montras kvin sekvencajn bildojn kiuj priskribas persan dezertan naturan kapron saltantan por manĝi la foliojn de arbo.[3][4]

Antikvaj ĉinaj registraĵoj enhavas kelkajn menciojn de aparatoj kiuj ŝajne "donas impreson de movado" al homaj aŭ animalaj figuroj,[5] tiuj rakontoj estas neklaraj kaj povas aludi nur al fakta movado de figuroj tra spaco.[6]

En la 19a jarcento, estis enmetitaj la fenakistiskopo (1832), la zootropo (1834) kaj la praksinoskopo (1877).[7][8] Taŭmatropo (1824) estas simpla ludilo kun malgranda disko kun diversaj bildoj ĉe ĉiu flanko; birdo en kaĝo, kaj estas ligita al du pecoj de ŝnuroj.[9] La fenakistiskopo estis inventita samtempe de belga Joseph Plateau kaj aŭstra Simon von Stampfer en 1831.[10] La fenakistiskopo konsistas el disko kun serio de bildoj, desegnitaj sur cirklo radie kun forlasita spaco ĉirkaŭ la centro de la disko.[11]

John Barnes Linnett patentis la unuan turnolibron en 1868 kiel kineografo. La ordinara turnolibro estis frua animacia aparato kiu produktis iluzion de movado el serio de sekvencaj desegnoj; animacio ne disvolviĝos plue ĝis la alveno de la kinarto kaj de la kinematografio en la 1890-aj jaroj.[12]

La kinematografo estis projekciilo, presilo, kaj kamerao en unu maŝino kiu ebligis la montradon de moviĝantaj bildoj sukcese sur ekrano kiu estis inventita de la plej fruaj filmistoj de la historio nome Auguste kaj Louis Lumière, en 1894.[13][14] La unua animaciita projekcio (surekrane) estis kreata en Francio, fare de Charles-Émile Reynaud,[13] kiu estis franca scienca instruisto. Reynaud kreis la praksinoskopon en 1877 kaj la Théâtre Optique en Decembro 1888.[15][16] La 28an de oktobro 1892 li projekciis la unuan animacion en publiko, nome Pauvre Pierrot, ĉe la Muzeo Grévin en Parizo.[17] Tiu filmo estas ankaŭ elstara kiel la unua konata ekzemplo de filmperforaĵoj uzataj. Liaj filmoj ne estis fotitaj, ili estis desegnitaj rekte sur travidebla strio. En 1900, pli ol 500,000 personoj ĉeestis tiujn surekranajn spektaklojn.

Moderna animacio

La unua filmo kiu estis registrita en normiga filmaro kaj inkludis animaciitajn sekvencojn estis en 1900 Enchanted Drawing (sorĉa desegno),[18] kiu estis sekvata de la unua tute animaciita filmo en 1906.

La pioniro de la animacia filmo estas la angladevena usona karikaturisto, Stuart Blackton, kiu faris tiun aluditan animacian filmon en 1906: nome Fantomo en la hotelo (Humorous Phases of Funny Faces). Tiu ĉi filmo estis riĉa je hororaj elementoj kaj validas kiel premiero de la animacia filmo, farante lian aŭtoron konsiderita patro de la usona animacio.[19][20] En la filmo, la objektojn movas nevidebla mano en la spaco.

La unua animaciita filmo kreita pere de la uzado de tio kio iĝis konata kiel tradicia (man-desegnita) animacio - en 1908 Fantasmagorie de Émile Cohl.

Alia pioniro estis Emile Cohl, kiu faris pupfilmojn (ekz. La eta Faŭsteto, 1910) kaj filmojn kun moviĝantaj objektoj (ekz. Ĉasado post la turkoj, 1907), sed li akiris la plej grandajn sukcesojn kun la trukaj filmoj, desegnitaj kun kelkaj linioj (ekz. Inkubsonĝo (koŝmaro) de unu pupo, 1908). Li kreis la unuan animaciitan filmon uzante tion kio iĝis konata kiel tradicia (man-desegnita) animacio - en 1908 Fantasmagorie.[21][22] Tiu filmo ĉefe konsistis el skizita figuro moviĝanta kaj trafante ĉiujn manieron de ĉiaformaj objektoj, vinbotelo kiu transformiĝas en floron.[23] Estis ankaŭ sekcioj de viva agado en kiu la manoj de la animacianto eniras en scenon. La filmo estis kreita per desegno de ĉiu kadro sur papero kaj poste filmado de ĉiu kadro en negativan filmon, kiu donis al la bildo fonan rigardon.[22]

La aŭtoro de la unua pupa animaciita filmo (The Beautiful Lukanida (la bela Lukanida, 1912)) estis la rus-naskita (laŭetne pola) reĝisoro Wladyslaw Starewicz, konata kiel Ladislas Starevich.[24]

Pli detala man-desegnita animacio, postulanta teamon de animaciantoj kiuj desegnas ĉiun kadron mane kun detalaj fonoj kaj roluloj, estis reĝisorita de Winsor McCay, nome sukcesa gazeta kartunisto, inklude la filmojn de 1911 Little Nemo, de 1914 Gertie the Dinosaur,[25] kaj de 1918 The Sinking of the Lusitania.[26]

Itala-argentina kartunisto Quirino Cristiani montranta la tranĉaĵon kaj la artikitan figuron de sia satireca rolulo El Peludo (bazita sur la argentina prezidento Yrigoyen) patentita en 1916 por la realigado de siaj filmoj, inklude la unuan animacian rolulan filmon en la mondo nome El Apóstol (la apostolo).

Dum la 1910-aj jaroj, la produktado de animaciitaj mallongaj filmoj, tipe referencata kiel "cartoons", iĝis industrio per si mem kaj kartunaj kurtoj estis produktitaj por esti montritaj en kinteatroj.[27] La plej sukcesa produktoro tiame estis John Randolph Bray, kiu, kun animaciisto Earl Hurd, patentis la procezon de la celuloida animacio kiu hegemonios en la animacia industrio dum la cetero de la jardeko.[28]

El Apóstol (la apostolo) estis animaciita filmo de 1917 en Argentino kiu uzis animacion de tranĉita filmo, kaj la unua rolulon de animaciita kino.[29][30] Bedaŭrinde, incendio kiu detruis la kinstudion de la produktoro Frederico Valle detruis ankaŭ la nuran konatan kopion de El Apóstol, kaj ĝi estas nuntempe konsiderata perdita filmo.[31][32]

La usona Walt Disney en 1927 fondis propran produktoran entreprenon kaj ekde fino de la 1930-aj jaroj produktis li tutvesperajn filmojn. (Neĝulino kaj la sep nanoj, Cindrulino, ktp.).

En 1958, Hanna-Barbera publikigis Huckleberry Hound, nome la unua horduona televidprogramo prezentata nur en animacio. Terrytoons publikigis Tom Terrific tiun saman jaron.[33] Televido grave pliigis la publikan atenton al la animaciitaj kurtoj dekomence montritaj en kinteatroj.

Komputilanimacio iĝis populara ekzemple ekde Toy Story (1995), nome unua longa animaciita filmo komplete farita uzante tiun teknikon.[34]

En 2008, la animacia industrio produktis 68.4 mil milionojn da usonaj dolaroj.[35] Animacio kiel arto kaj industrio plue staras meze de la 2010-aj jaroj, ĉar bone faritaj animaciitaj projektoj povas atingi publikon translime kaj en ĉiuj popoltavoloj. Animaciitaj longaj filmoj ree havis la plej altajn enspezindicojn (ĉirkaŭ 52%) el ĉiaj kinĝenroj en 2004–2013.[36]

Animacio laŭ teknikoj

Tradicia animacio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tradicia animacio.
Ekzemplo de tradicia animacio, nome ĉevalo animaciita per rotoskopio (turnigo) laŭ la ekzemplo de fotoj de Eadweard Muybridge de la 19-a jarcento; po 12 kadroj por 1 sekundo estas la tipa rapido por limigita animacio.

Tradicia animacio (nomita ankaŭ ĉel-animacio aŭ man-farita animacio) estis la procezo uzata por plej animaciaj filmoj de la 20a jarcento.[37] La unuopaj bildoj de tradicia animacia filmo estas fotoj de desegnoj, unue desegnitaj sur papero.[38] Por krei la iluzion de movo, ĉiu desegno diferencas iomete el tiu antaŭa. La desegnoj de la animaciistoj estas markitaj aŭ fotokopiitaj al travideblaj acetataj folioj nomitaj cel,[39] kiuj estas plenitaj el pentraĵoj laŭ atribuitaj koloroj aŭ nuancoj ĉe la mala flanko al la liniaj desegnoj.[40] La kompletigitaj rolulaj celoj estas fotitaj unu post alia antaŭ pentrita fono fare de fonkamerao al filmo.[41]

La tradicia procezo de acetata animacio iĝis eksmoda komence de la 21a jarcento. Nuntempe, la desegnoj kaj fonoj de la animaciistoj estas ĉu skanitaj aŭ rekte desegnita en komputila sistemo.[42] Variaj softvaraj programoj estas uzataj por kolorigi la desegnojn kaj ŝajnigi la kamerajn movadon kaj efikojn.[43] La fina animaciita peco estas produktita al unu el kelkaj komunikilaj rimedoj, kiaj la tradicia filmo 35mm kaj pli novaj komunikilaj rimedoj kiaj la cifereca video.[44] La "aspekto" de la tradicia acetata animacio estas ankoraŭ konservata, kaj la laboro de la rolula animaciisto restis esence la sama dum ĉirkaŭ la pasintaj 70 jaroj.[45] Kelkaj animaciistaj produktoroj uzis la terminon "tradicifereca" (ludo kunmetante la vortojn "tradicia" kaj "cifereca") por priskribi la acetatan animacion kiu faras etendan uzadon de la komputilaj teknologioj.

Ekzemploj de filmoj de tradicia animacio estas Pinokjo (Usono, 1940),[46] Animal Farm (Unuiĝinta Reĝlando, 1954), kaj La Iluziisto (Brit-Franca, 2010). Filmoj de tradicia animacio kiuj estis produktitaj danke al la helpo de komputila teknologio estas la jenaj The Lion King (Usono, 1994), La Princo de Egipto (Usono, 1998), Akira (Japanio, 1988),[47] La vojaĝo de Ĉihiro (Japanio, 2001), Les Triplettes de Belleville (Francio, 2003), kaj Brendan kaj la sekreto de Kells (Irland-Franc-Belga, 2009).

  • Plena animaciokompleta animacio referencas al la procezo produkti alt-kvalitajn tradicianimaciitajn filmojn kiuj regule uzu detalajn desegnojn kaj akuratan movadon,[48] havante mildan animacian efikon.[49] Tutanimaciitaj filmoj povas esti farataj laŭ vario de stiloj, el pli realismecaj animaciitaj verkoj kiel tiuj produktoritaj de la animaciaj studioj de Walt Disney Company nome (La marvirineto, Beauty and the Beast, Aladino, The Lion King) al pli 'kartunecaj' stiloj de la animaciaj studioj de Warner Bros.. Multaj el la animaciaj roluloj de Disney estas ekzemploj de tutanimacio, kiel estas la ne-Disnejaj artaĵoj, The Secret of NIMH (Usono, 1982), The Iron Giant (Usono, 1999), kaj Nocturna (Hispanio, 2007). Tutanimaciaj filmoj estas animaciitaj je 24 bildoj por sekundo, kun kombino de animacio en unuaj kaj duaj, signife ke desegnoj povas esti tenitaj por unu bildo el 24 aŭ por du bildoj el 24.[50]
  • Limigita animacio konsistas en la uzado de malpli detalaj aŭ pli stiligitaju desegnoj kaj metodoj de movo kutime agitia aŭ "saltema" movado animacia.[51] Limigita animacio uzas pli malmultajn desegnojn por sekundo, kaj tiele ĝi limigas la fluecon de la animacio. Tiu estas pli malmultekosta tekniko. Pionirita de la artistoj de la usona studio United Productions of America,[52] la limigita animacio povas esti uzata kiel metodo de stiligita arta esprimiveco, kiel ĉe Gerald McBoing-Boing (Usono, 1951), Yellow Submarine (U.Reĝ., 1968), kaj kelka animeo produktorita en Japanio.[53] Ties unuaranga uzado, tamen, estis por produktado de kost-efikaj animaciaj enhavoj por rimedoj por televido (nome la verko de Hanna-Barbera,[54] Filmation,[55] kaj aliaj televidaj animaciaj studioj[56]) kaj poste per Interreto (retaj kartunoj per Flash).
  • RotoscopingTurnoskopio estas tekniko patentita de Max Fleischer en 1917 laŭ kiu animaciistoj registras movadon per rekta agado, uzante bildon post bildo.[57] La fonta filmo povas esti rekte kopiita el la skizoj de aktoroj al animaciitaj desegnoj,[58] kiel ĉe The Lord of the Rings (Usono, 1978), aŭ uzata en stiligita kaj esprimiva maniero, kiel en Waking Life (Usono, 2001) kaj A Scanner Darkly (Usono, 2006). Kelkaj aliaj ekzemploj estas Fire and Ice (Usono, 1983), Heavy Metal (1981), kaj Aku no Hana (Japanio, 2013).
  • Rektagado/animacio estas tekniko kiu kombinas mandesegnitajn rolulojn en rektagadaj filmaĵoj aŭ rektagadajn aktorojn en animaciitaj filmaĵoj.[59] Unu el la plej fruaj uzoj estis en Koko la Klaŭno (1920-aj jaroj) kiam Koko estis desegnita super rektagada filmaĵo.[60] Aliaj ekzemploj estas Who Framed Roger Rabbit (Usono, 1988), Space Jam (Usono, 1996) kaj Osmosis Jones (Usono, 2001).

Haltomovo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Haltomovo.

Halto-movo estas animacio kreata de statika pupomodelo movigita po unu foto.

Ekzemplo de animacio haltomova.

Haltomovo estas tekniko de animacio kreata de statika pupo aŭ modelo movigita po unu foto, kiu konsistas en la ŝajnigo de la movo de senmovaj aĵoj pere de serio de sinsekvaj fiksaj bildoj. Tradicie estis uzataj ankaŭ aliaj esprimoj kiaj fotoanimacio, animacio voluma, bildohaltado, krankuzado, animacio fotalfota, animacio bildalbilda, se citi nur kelkajn ekzemplojn. Ĝenerale oni konsideras kiel «haltomova animacio» la teknikojn kiuj eniras nek en la kategorio de la desegnofilmo nek en tiu de la komputilanimacio; tio estas, ili estis nek desegnitaj nek pentritaj ĉu mane ĉu komputile, sed ili estis kreitaj prenante bildojn el la realo. Tiele, la haltomovo estas uzata por produkti animacian movadon de ajna objekto, ĉu rigida aŭ maleebla, kiel por ekzemplo ludiloj, konstrublokoj, artiklitaj pupoj aŭ roluloj kreitaj el knedopasto.

Estas multaj diferencaj tipoj de animacio per haltomovo, kutime tiele nomita laŭ la rimedo uzita por krei la animacion.[61] Komputila programaro estas amplekse disponebla por krei tiun tipon de animacio; tamen, tradicia animacio per haltomovo estas kutime malpli multekosta kaj tempo-raba produktota ol la nuntempa komputila animacio.[61]

  • Pupanimacio tipe konsistas en haltomovaj pupfiguroj kiuj interagas en konstruita medio, kontraste al la interagado de reala mondo en modela animacio.[62] Tiuj pupoj ĝenerale havas skeleton ene de ili por teni ilin rekte kaj pretaj fari sian movon per partikularaj artikloj.[63] Ekzemploj estas Le Roman de Renard (Francio, 1937), The Nightmare Before Christmas (Usono, 1993), Corpse Bride (Usono, 2005), Coraline (Usono, 2009), la filmoj de Jiří Trnka kaj la animacia komeditelevida serio por plenkreskuloj nome Robot Chicken (Usono, 2005–ĝisnune).
Sceno de argil-animacio el reklamaĵo de finna televido.
  • Argil-animacio, aŭ animacio per modlopasto (ofte nomata claymation el clay, argilo, kaj animation, kio, tamen, estas registrita nomo), uzas figuroj faritaj el argilo aŭ simila maleebla materialo por krei haltomovan animacion.[64][65] La figuroj povas havi skeleton aŭ dratkadron ene, simile al la rilata pupanimacio, kiuj povas esti manipulitaj por pozigi la figurojn.[66] Alternative, la figuroj povas esti tute faritaj el argilo, en la filmoj de Bruce Bickford, en kiuj argilaj kreaĵoj havas varion de diferencaj formoj. Ekzemploj de argil-animaciitaj verkoj estas The Gumby Show (Usono, 1957–1967) Morph (UR, 1977–2000), Wallace and Gromit (UR, 1989), kaj la verko de Jan Švankmajer nome Možnosti dialogu (Ĉeĥoslovakio, 1982), The Trap Door (UR, 1984). Filmoj estas include Wallace & Gromit: The Curse of the Were-Rabbit, Chicken Run kaj The Adventures of Mark Twain.[67]

Moderna animacio


Ĉi tiu animacio moviĝas je po 10 kadroj por 1 sekundo.

Ĉi tiu animacio moviĝas je po 2 kadroj por 1 sekundo. Je ĉi tiu rapido, oni povas rimarki apartajn kadrojn.
'

  1. Celuloida animacio, nome desegnita animacio - plej ĝenerala animacio, kreata de filmo per statikaj desegnitaj bildoj sur travideblaj celuloidojacetatoj.
  2. Komputilgrafika animacio - animacio per komputila grafiko, sen fotado.
  3. Kinkaligrafio aŭ Ĉinkaligrafio (chinacalligraphy)/Filmopentraĵo (film painting), nome "desegnita filmo" - animacio kreata per rekte desegnitaj filmoj sen kamero. Kinokaligrafio estas kreata per skrapado de rivelita nigra filmo. Filmopentraĵo estas kreata per desegnita travidebla filmo.
La animacio de saltada balo (dekstra) konsistas el ĉi tiuj 6 kadroj.
La animacio de saltada balo (dekstra) konsistas el ĉi tiuj 6 kadroj.

En diversaj landoj

Hungario

La hungara animacia filmo aperis en la 1930-aj jaroj. La reklamarta lernejo de Bortnyik Sándor, verkaĵoj de Macskássy Gyula, Félx Kassowitz estas unuarangaj eĉ laŭ internacia mezurilo. Tiutempe eklaboras estonte famaj animaciistoj kiel John Halas (Halász János), fondinto de la mondfama londona desegna filma studio Halas and Batchelor; la plurfoja Oskar-premiita Pál György, fondinto de la nederlanda animacia filmo.

La famaj hungaraj animaciistoj de la 1970-80-aj jaroj - Attila Dargay (Szaffi), József Nepp (Gusztáv, Mézga, dr. Bubó, Hófehér), Sándor Reisenbüchler, Marcell Jankovics (Sziszifusz, János vitéz (Johano la Brava), Az ember tragédiája (Tragedio de la homo),), Cakó Ferenc, (Füst (Fulmo)) la Oskar-premiita Ferenc Rofusz (A légy (La muŝo) ) estis ĉiuj kunlaborantoj de la Pannónia Filmstúdió, kiun oni taksis en la 1980-aj jaroj - post Walt Disney, Hanna-Barbera, Sojuzmultfilm kaj la japana Toeil - inter la 5 plej gravaj desegnofilmejoj.

Nyócker estas hungara animacia filmo, gajninta en Annecy (Francio) la premion de la 29-a Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj en 2005. La premion aljuĝis 5-ana internacia ĵurio. La ĵurio decidis, ĉar ili vidis nekutiman mikson de ĝenroj kaj la verkaĵo tuŝis aktualajn problemojn. Ili kritikis la tro multajn dialogojn kaj oni estus atendinta pli multe da agadoj.

Japanujo

Japanstilaj desegnofilmoj ofte estas nomataj animeoj. Tiu vorto devenas de la japanigo アニメ [anime] de la angla vorto animation. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, la nocio "animeo" celas nur al desegnofilmoj kiuj venas el Japanio aŭ estas desegnataj en la stilo de la japanaj desegnofilmoj, kontraste al aliaj desegnofilmoj (ekz. de Walt Disney aŭ de firmao Time Warner). En Japanio aliflanke la vorto "anime" celas ĉiujn desegnofilmojn, sendepende de ilia deveno. Dum malmulte da animeoj (Sazae-san k.c.) estis nur-mane desegnataj sur celuloido; la plej multaj animeoj estas nuntempe produktataj per la teĥniko de komputila desegnofilmo. Animeo estas elsendata sur televido, disiĝas per komunikiloj kiel VHS kaj DVD, aŭ komputilludoj kaj videoludoj. Animeo estas ofte influata de Japana bildliteraturo, konata kiel mangao.

Mangao (japanlingve:漫画 manga) estas esprimrimedo, ekvivalento de bildliteraturo.

漫(man) signifas "necela"n aŭ "distrema"n. 画(ga) signifas "bildo"n.

Mangao havas pli multan japankulturon ol usonan kulturon. Mangao estas respektata kiel artformo, kaj ĝia legantaro ne limiĝas al infanaro.

En Ĉeĥio

Tutmondaj animaciaĵoj

Esperantaj animaciaĵoj

Referencoj

  1. Thomas, Bob (1958). The Art of Animation. Walt Disney Studios. p. 8.
  2. Ball, Ryan (12a de Marto, 2008). "Oldest Animation Discovered In Iran". Animation Magazine. alirita la 9an de Junio 2016.
  3. A short history of Animation, before Disney. Medium (2a de Decembro, 2015). Alirita 15a de Marto 2016.
  4. World's Oldest Animation?. The Heritage Trust.
  5. Needham, Joseph (1962). "Science and Civilization in China". Physics and Physical Technology IV. Cambridge University Press. pp. 123–124,
  6. Rojas, Carlos; Chow, Eileen (2013). The Oxford Handbook of Chinese Cinemas. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-998844-0. p. 5.
  7. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. p. 7.
  8. Laybourne, Kit (1998). The Animation Book: A Complete Guide to Animated Filmmaking– from Flip-books to Sound Cartoons to 3-D Animation. New York: Three Rivers Press. ISBN 0-517-88602-2. pp 19–21.
  9. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 6-7.
  10. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. p. 6.
  11. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 7-9.
  12. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 10-11.
  13. 1 2 Neupert, Richard (2011). French Animation History. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-3836-2.
  14. McLaughlin, Dan. "A RATHER INCOMPLETE BUT STILL FASCINATING". Film Tv. UCLA. Arkivigite je 2016-01-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de Junio 2016.
  15. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 7–9.
  16. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 8–10.
  17. Drazin, Charles (17a de Marto, 2011). The Faber Book of French Cinema. Faber & Faber. pp. 8–9. ISBN 978-0-571-21849-3. paĝoj 8-9.
  18. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. paĝoj 12–13.
  19. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 16–18.
  20. Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0. p. 35.
  21. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 17–18.
  22. 1 2 Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0. pp. 60–61.
  23. Harryhausen, Ray; Dalton, Tony (2008). A Century of Model Animation: From Méliès to Aardman. Aurum Press. ISBN 978-0-8230-9980-1. p. 42.
  24. Władysław Starewicz - Biography. Adam Mickiewicz Institute. Alirita 2016-02-09.
  25. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 18–19.
  26. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 14-19.
  27. Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. p. 28.
  28. Solomon, pp. 24 kaj 34.
  29. Finkielman, Jorge (2004). The Film Industry in Argentina: An Illustrated Cultural History. North Carolina: McFarland. ISBN 0-7864-1628-9. p. 20.
  30. Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0. p. 378.
  31. Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. p. 25.
  32. Bendazzi, Giannalberto (1996). "The Untold Story of Argentina's Pioneer Animator". Animation World Network. Retrieved April 29, 2016.
  33. Solomon, pp. 239–240.
  34. Masson, Terrence (2007). CG101: A Computer Graphics Industry Reference. Williamstown, Massachusetts: Digital Faŭtography. ISBN 978-0-9778710-0-1. p. 432.
  35. Animation. boi.gov.ph. Board of Investments (Novembro 2009). Arkivita el la originalo je 2012-10-19. Alirita 24a de Julio 2012.
  36. "Hollywood Is Giving Up on Comedy", The Atlantic, The Atlantic Monthly Group, 3a de Julio 2014. Kontrolita 20a de Julio 2014.
  37. White 2006, p. 31.
  38. Beckerman 2003, p. 153.
  39. Thomas & Johnston 1981, pp. 277–279
  40. Laybourne 1998, p. 203
  41. White 2006, pp. 195–201.
  42. White 2006, p. 394.
  43. Culhane 1990, p. 296.
  44. Laybourne 1998, pp. 35–36, 52–53.
  45. Williams 2001, pp. 52–57.
  46. Solomon 1989, pp. 63–65
  47. Beckerman 2003, p. 80.
  48. Culhane 1990, p. 71.
  49. Culhane 1990, pp. 194–195.
  50. Laybourne 1998, pp. 25–26.
  51. Beckerman 2003, p. 142.
  52. Beckerman 2003, pp. 54–55.
  53. Ledoux 1997, p. 24, 29.
  54. Lawson & Persons 2004, p. 82.
  55. Solomon 1989, p. 241.
  56. Lawson & Persons 2004, p. xxi.
  57. Crafton 1993, p. 158.
  58. Laybourne 1998, pp. 163–164
  59. Laybourne 1998, pp. 162–163
  60. Beck 2004, pp. 18–19.
  61. 1 2 Laybourne 1998, p. 159
  62. Solomon 1989, p. 171
  63. Laybourne 1998, pp. 155–156
  64. Solomon 1989, p. 299.
  65. Laybourne 1998, pp. 150–151
  66. Laybourne 1998, pp. 150–154
  67. Beck 2004, p. 250.

Literaturo

  • Beck, Jerry (2004). Animation Art: From Pencil to Pixel, the History of Cartoon, Anime & CGI. Fulhamm London: Flame Tree Publishing. ISBN 978-1-84451-140-2.
  • Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5.
  • Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0.
  • Culhane, Shamus (1990). Animation: Script to Screen. St. Martin's Press. ISBN 0-312-05052-6.
  • Lawson, Tim; Persons, Alisa (2004). The Magic Behind the Voices [A Who's Who of Cartoon Voice Actors]. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-696-4.
  • Laybourne, Kit (1998). The Animation Book: A Complete Guide to Animated Filmmaking– from Flip-books to Sound Cartoons to 3-D Animation. New York: Three Rivers Press. ISBN 0-517-88602-2.
  • Ledoux, Trish (1997). Complete Anime Guide: Japanese Animation Film Directory and Resource Guide. Tiger Mountain Press. ISBN 0-9649542-5-7.
  • Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1.
  • Thomas, Frank; Johnston, Ollie (1981). Disney Animation: The Illusion of Life. Abbeville Press. ISBN 0-89659-233-2.
  • White, Tony (2006). Animation from Pencils to Pixels: Classical Techniques for the Digital Animator. Milton Park: Taylor & Francis. ISBN 978-0-240-80670-9.
  • Williams, Richard (2001). The Animator's Survival Kit. Faber and Faber. ISBN 978-0-571-20228-7.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.