![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aniche (stacidomo). |
Aniche · Anik | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
![]() | |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Douai | ||||
Kantono | Aniche / Anik | ||||
Historie en | ![]() | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59008 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59580 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 997 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 533 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 20′ N, 3° 15′ O (mapo)50.333.2511111111111Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 6,52 km² ( 652 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Aniche - jen france, prononco [anˈiʃ], do per simplaj literoj [aNI:Ŝ], nederlande respektive flandre Anik - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia, historia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Douai kaj al la kantono Aniche / Anik.
![](../I/L'H%C3%B4tel_du_syndicat_des_verriers-L'Id%C3%A9al_Cin%C3%A9ma_vers_1930_(0)-001.jpg.webp)
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 9 997 loĝantoj sur areo de 6,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 533 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Bruille-lez-Marchiennes, Somain, Abscon, Auberchicourt kaj Émerchicourt.
Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas anichois respektive anichoises se nur temas pri virinoj.
En la komunumo situas la historia kinejo Idéal Cinéma – Jacques Tati de 1902, la probable plej aĝa kinejo tutmonde. Ĝi daŭre funkcias, sed la historian konstruaĵon de 1902 oni forigis en 1993 kaj anstataŭigis ĝin per tute modernisma domo.
![](../I/Map_commune_FR_insee_code_59008.png.webp)