Angola rokturdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola angolensis (Sousa, 1888) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Angola rokturdo aŭ Miomba rokturdo (Monticola angolensis) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.
Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Burundio, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Tanzanio, Zambio, kaj Zimbabvo. Kvankam loĝas en multaj landoj de Suda Afriko la esperanta nomo tradukas la latinan sciencan nomon kiu aludas al la loko kie unuafoje oni priskribis la specion ĉe Bengelo en Angolo. Ties natura habitato estas seka savano nome Miombo, al kio aludas la nomo Miomba rokturdo.
Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Monticola angolensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.