Angéla Szuly
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1893 (1893-09-06)
en Budapeŝto
Morto 4-an de julio 1976 (1976-07-04) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo

Angéla Szuly [suli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuly Angéla estis hungara pentristo.

Angéla Szuly [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de julio 1976 en Budapeŝto (laŭ la hungara Vikipedio kaj informkesto la datenoj estas aliaj!).

Biografio

Angéla Szuly akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en sia naskiĝurbo en 1924. Ŝia ĉefinstruisto estis István Réti. Dum la studentaj jaroj somere ŝi pentradis en artistkolonio en Pécs apud István Csók. En 1925 ŝi plulernis en Artistkolonio de Baia Mare, same en Artistkolonio (Miskolc). Ŝi studvojaĝis al Germanio (1928), Italio (1934), Parizo (1937). Ekde 1930 ŝi plej ofte pentradis en Artistkolonio (Szentendre). Ŝi ricevis 3 premiojn en la jaroj 1922 kaj 1923.

Elektitaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • Dombos Táj
  • Szentendre
  • Női akt
  • Virágok vázában
  • Kisfiú portréja
  • Napkelte

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.