Sankta | ||
Anna | ||
---|---|---|
Patrino de Maria | ||
Persona informo | ||
חַנָּה Ἅna حنة | ||
Naskiĝo | nekonata en nekonata | |
Morto | nekonata en nekonata | |
Tombo | Tombo de Maria vd | |
Religio | judismo vd | |
Etno | judoj vd | |
Lingvoj | aramea vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patrino | Emerentia vd | |
Gefratoj | Sobe • Esmeria vd | |
Edz(in)o | Joakimo, patro de Maria vd | |
Infanoj | Maria, patrino de Jesuo vd | |
Profesio | ||
Okupo | mastrumado vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Kopta eklezio; Ortodoksa eklezio; Katolika eklezio. | |
Festotago | 26-a de julio (okcidente); 25-a de julio (oriente); | |
Kontraŭdisputoj | Ne estas dokumentoj pri ŝi krom apokrifaj evangelioj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Anna (respektive Sankta Anno) estis laŭ kristana tradicio la patrino de Maria kaj do la avino de Jesuo.
Laŭ apokrifaĵo de 2-a jarcento la patrino de Maria nomiĝis Anna (hebree חַנָּה, Ḥannah) kaj la patro estis Joakimo.
Laŭ la legendo la gepatroj de Anna estis Stolanus kaj Emerencia, ili vivis en Betlehemo sen infanoj. Tiutempe la seninfaneco estis honto. Tial Joakimo forlasis la urbon kaj iĝis paŝtisto. Poste anĝelo aperis antaŭ li kaj diris, ke Anna naskos inan bebon havantan ankaŭ Sanktan Spiriton. Ŝi nomiĝu Maria.
Anna naskis Maria-n, baldaŭe Joakimo mortis. Anna elektis novan edzon Kleofas, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria. Baldaŭe Kleofas mortis. Anna denove elektis novan edzon Solomon, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria.
Laŭ la legendo Anna vivis kaj vidis Jesuon, kiam la Sankta Familio revenis el Egiptujo. Poste Anna ĉieliris.
Lingvaj variaĵoj
En multaj lingvoj la persona nomo literumiĝas Anna aŭ Ana, foje malgrandigita al la karesformo Aneta aŭ hispane Anita. En la litova lingvo la noma variaĵo estas Ona, en la germana estas Annette kaj en la latva simile Anete.