Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anelidoj
Troveblo de fosilioj: Kambrio - nun

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Animaloj Animalia
Superfilumo: Lophotrochozoa
Filumo: Anelidoj Annelida
Lamarko, 1809[1]
Klasoj kaj subklasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Glycera sp.
Anelidoj (Chaetopoda) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

Anelidoj[noto 1] (science latine Annelida; el la latina annellus, malgranda ringo + -ida)[2][3] estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli-malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. La filumo estas dividita en 3 klasoj (unu el ili formortinta), kiuj inkluzivas proksimume 17388 speciojn,[2] inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko kaj la hirudo.

Lamarko

Lamarko konsideris la anelidojn kiel la okan klason de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj kaj krustuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la anelidojn kiel la unuajn kun cirkulado per arterioj kaj vejnoj, kun pli kompleksa cirkulado kaj nodhava mjelo (paĝo 124).

Galerio

Notoj

  1. La responda nomo laŭ la Nova Biologia Nomenklaturo estas lumbrikofilumanoj.

Referencoj

  1. Phylum Annelida. Hierarchy (angle) (HTML). The Taxonomicon. Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2019-06-24.
  2. 1 2 Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.
  3. Wiktionary contributors (2019-03-14). Annelida (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary.. Alirita 2019-06-24.

Literaturo

  • Lamarko. [1809] (1987) Filozofo zoologia, 1‑a eldono 1 (esperante), SAT-Broŝurservo, p. 140. Tradukis Valo.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.