Andrzej Kołaczkowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1906 |
Morto | 18-an de oktobro 1997 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | instruisto • literaturisto • poligloto • tradukisto • esperantisto |
Andrzej Marian Kołaczkowski (naskiĝis la 21-an de januaro 1906 en Varsovio, mortis la 18-an de oktobro 1997 en Lublin) - pola instruisto, literaturisto, poligloto, tradukisto de beletro, esperantisto.
Vivo
La tutan vivon pasigis preskaŭ en Lublin, ligita kun Katolika Universitato de Lublin, kie estis lektoro de lingvoj. Konante perfekte 10 lingvojn ĉiutage tradukis po kelke da paĝoj. El la norvega lingvo tradukis monografion pri Sigrid Undset kaj antologion Tam, gdzie fiordy (Tie, kie estas fjordoj), el la sveda poezion de Anna L. Lonquist Wąskie ścieżki (Mallarĝaj padoj). Tradukis el la angla, itala, germana kaj franca. La anglan instruis en mezlernejoj.
Kiel instruisto instruis lingvojn ankaŭ en samurba Universitato Maria Curie-Skłodowska, Universitato Koperniko en Toruń, Varsovia Politekniko kaj en kursoj de Towarzystwo Wiedzy Powszechnej (Societo de Universala Scio). Kiel literaturisto lekciis universalan literaturon.
En stalinisma Pollando postmilite estis malliberigita dum tri jaroj, ĉar lia parenco estis piloto dum la batalo de Anglio. Kvankam ne estis riĉulo li fondis stipendion por la plej malriĉaj studentoj. Hejme aŭskultis klasikan muzikon.
Elektitaj publikaĵoj
- Współczesna literatura islandzka (Nuntempa islanda literaturo), Warszawa 1980
- Literatura duńska po 1940 roku (Danlingva literaturo post 1940), en "Tygodnik Powszechny"
- Sytuacja językowa w Norwegii i jej historyczno-kulturalne przyczyny (Lingva situacio en Norvegio kaj ties histori-kulturaj kaŭzoj), en "Zeszyty Humanistyczne"
- Islandia na początku XX w. w oczach francuskiego podróżnika (Islando komence de la 20-a jarcento en la okuloj de franca vojaĝisto), bulteno de Towarzystwo Przyjaźni Polsko-Islandzkiej (Pola-Islanda Amikec-Societo)
- Geograficzne nazwy duńskie (Geografiaj danaj nomoj)
Esperanto
En Krakovo sukcese pasis ekzamenon pri Esperanto. Kiel scienca laboranto de KUL gvidis aldonan kurson de Esperanto ekde la 1-a de marto 1959, dufoje semajne. Esperantlingve verkis almenaŭ po unu artikolo en "Pola Esperantisto" kaj pollingva gazeto "Kune".
Kunlaboris kun Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo kiel ĉefpreleganto dum interlingvistika sesio pri Skandinavio. Partoprenis en la UK 1977 en Islando, kiun li multe ŝatis.
Interesaĵo
Kiel "paŝanta kronikisto de Lublin" rakontis pri granda patriota manifestacio la 3-an de majo de 1916, kiam super amaso de homoj sur Litova Placo aperis tri agloj, kio estis omeno pri alproksimiĝanta sendependeco.