Andrius | |
---|---|
vira persona nomo | |
Informoj | |
Originala nomo | Andrius |
Eble sama | Andrej • Andrew • Ondřej • Andrés • Andreas • András • Andor • Antti • Ander • André • Andrzej • Andriy • Ondrej • Andreu • Andrejs • Andre • Andrea • Andres • Andrej • Andréas • Andrey • Anders |
Andrius estas litovlingva vira persona nomo.[1][2] Temas pri variaĵo de la persona nomo Andreo. Principe la formo Andrius nur estas mallongiga formo de la nomo Andriejus[3], sed en praktika uzo multe pli oftas ol la origina formo Andriejus.
Konatuloj kun tiu persona nomo
- Andrius Buividas (naskiĝis en 1985), biciklisto
- Andrius Janukonis (naskiĝis en 1971), entreprenisto
- Andrius Jokšas (naskiĝis en 1979), futbalisto
- Andrius Kubilius (naskiĝis en 1956), politikisto kaj plurfoja ĉefministro de Litovio
- Andrius Kupčinskas (naskiĝis en 1975), politikisto, urbestro de Kaŭno (2007–2011)
- Andrius Mamontovas (naskiĝis en 1967), kantaŭtoro, muzikisto kaj ŝakludisto
- Andrius Mazuronis (naskiĝis en 1979), konstruinĝeniero kaj politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas
- Andrius Skerla (naskiĝis en 1977), futbalisto
- Andrius Stelmokas (naskiĝis en 1971), manpilkisto
- Andrius Šedžius (naskiĝis en 1976) entreprenisto kaj politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas
- Andrius Velička (naskiĝis en 1979), futbalisto
Notoj
- ↑ Andrius en la germanlingva retejo vornamen-weltweit.de
- ↑ Andrius en la anglalingva retejo behindthename.com
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 74
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.