Andreo Rogov

Andreo Rogov (naskiĝis 1914 - mortis la 27-an de septembro 1978 en Ĥmelnicko, Ukrainio) estis sovetia kaj ukraina esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1927 kaj kiel profesia instruisto gvidis multajn E-kursojn, fondis lokan E-klubon, verkis, tradukis, redaktis kaj kolektis abundan materialon por eldonota "Ukraina antologio". Li estis rimarkinda figuro en la postmilita soveta Esperanto-movado. Andreo Rogov estas partoprenanto de lanĉado de SEJM kaj lia lerninto Mikaelo Bronŝtejn estis unu el aktivuloj de SEJM.

Literaturo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.