Andreas Papachristos | |
---|---|
Andreas Papachristos | |
Persona informo | |
Naskonomo | ΑΝΔΡΕΑΣ ΠΑΠΑΧΡΙΣΤΟΣ |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1937 en Lithia |
Morto | 5-an de februaro 2019 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | greka |
Ŝtataneco | Grekio • Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Andreas Papachristos, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papachristos Andreas estis greka-hungara skulptisto. Lia origina nomo greke estas ΑΝΔΡΕΑΣ ΠΑΠΑΧΡΙΣΤΟΣ.
Andreas Papachristos [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1937 en vilaĝo Lithia (Grekio), li mortis la 5-an de februaro 2019.
Biografio
Andreas Papachristos apartenis al tiu grupo, kiu rifuĝis al Hungario en 1948. Li abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Frigyes Matzon, József Somogyi kaj László Miskolczi (pentristo). Li daŭrigis siajn studojn en Hungara Belarta Altlernejo akirinta diplomon en 1962. Lia majstro estis Sándor Mikus. Ekde 1969 li vivis en Artistkolonio (Szentendre). Li unue revizitis Greklandon en 1979. En 1982 la geka-hungara politika kontakto normaliĝis, tial ekde tiu tempo Papachristos vivas alterne en Hungario kaj Grekio. Li ricevis premiojn inter 1962-1978. Li havis edzinon.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1972, 1981, 1991)
- Tata (Hungario), (1975, 1977)
- Szentendre (1981, 1987)
- Ateno (1989, 1991)
- Tesaloniko (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1958-1968, 1971-1973)
- Arthalo Budapeŝto (1968)
- Parizo (1969)
- Vieno (1970)
Elektitaj skulptaĵoj
- Rákóczi en Kiskunhalas (1976)
- Béla Iványi-Grünwald Kecskemét (1966)
- Milán Füst Budapeŝto (1967)
Elektitaj platetoj
- Kenyértörés