Andrea Ulbrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ulbrich Andrea Edina |
Naskiĝo | 16-an de julio 1964 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Andrea Ulbrich [ulbriĥt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ulbrich Andrea estas hungara operkantisto, (mezosoprano).
Andrea Ulbrich naskiĝis la 16-an de julio 1964 en Budapeŝto.
Biografio
Andrea Ulbrich aĝis 6, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1989. Jam dum la studentaj jaroj ŝi sukcese partoprenis en diversaj kantokonkursoj. Ŝia plej grava instruisto estis Éva Andor. Jam en 1988 ŝi ricevis stipendion de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la sekva jaro ŝi partoprenis en kantokurso de Szilvia Geszty, poste ŝi ricevis membrecon de la Operejo. Eksterlande ŝi kantadis en Munkeno, Berlino Bayreuth, Moskvo, Parizo, Amsterdamo, ktp. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1989-1995.
El ŝia repertuaro
- Zoltán Kodály: Háry János — Örzse
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Azucena
- Aida – Amneris
- Don Carlo – Eboli
- Nabucco – Fenena
- I Vepri Siciliani – Ninetta
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo
- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron — Cipra
- Gioachino Rossini:
- La barbiro de Sevilo — Rosina
- La Cenerentola — titolrolo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Così fan tutte – Dorabella
- Gaetano Donizetti: Anne Boleyn (opero) – Giovanna
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Nikolao
- Richard Strauss: Der Rosenkavalier - Octavian
- Vincenzo Bellini: Norma (opero) - Adalgisa