Andrea Luchesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1741 en Motta di Livenza |
Morto | 21-an de marto 1801 (59-jaraĝa) en Bonno |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko • Elektoepiskopujo Kolonjo |
Okupo | |
Okupo | orgenisto • komponisto • dirigento |
Andrea LUCHESI [] (naskiĝis la 23-an de majo, 1741, mortis la 21-an de marto, 1801) estis itala komponisto kaj orgenisto de la klasika epoko.
Luchesi naskiĝis en Motta di Livenza, Italio. Lia pli aĝa frato, pastro, instruisto kaj orgenisto, donis al li ĝeneralan kaj muzikan edukadon. Poste li loĝis en Venecio (ĉirkaŭ 1756 – 1771) kaj en Bonno, Germanio (1771 – 1801). En 1774 li fariĝis kapellmeister (kapelestro) en la kortego de la ĉefepiskopo kaj Princo-elektisto de Kolonjo en Bonno. La junaj Betoveno kaj Antonín Rejcha estis liaj lernantoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.