Andrea Koncz | |
---|---|
![]() Andrea Koncz kun Gábor Koncz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1986 (37-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Andrea Koncz [konc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koncz Andrea estas hungara aktoro.
Andrea Koncz[1][2] naskiĝis la 18-an de junio 1986 en Odorheiu Secuiesc (Rumanio).
Biografio
Andrea Koncz apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi maturiĝis en liceo en 2005, post 5 jaroj ŝi akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István. Post la diplomo ŝi translokiĝis al Hungario, kie ŝi havis rolojn en pluraj teatroj. En 2012 ŝi aliĝis al Nova Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis 2 premiojn en 2014.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Moliére: Georgo Dandin (2009)
- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (2016) - Aranka Lánghy
- Zsigmond Móricz: Sári bíró - Manci
- János Vaszary (reĝisoro): A vörös bestia - Molly
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Földindulás (2014) - Juli
- Doktor Balaton (serio, 2020) - sekretariino
Vidu, aŭdu ankaŭ
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- Arkivigite je 2018-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.