Andrea Boattini | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Andrea Boattini |
Dato de naskiĝo | 16-a de septembro 1969 |
Naskiĝloko | Florenco |
Aĝo | 54 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Andrea Boattini (naskiĝis la 16-an de septembro 1969 en Florenco) estas itala astronomo, diplomita en 1996 de la Universitato de Bolonjo. Li estas abunda malkovrinto de kometoj kaj asteroidoj.
Li laboris ĉe la Istituto di Astrofisica Spaziale e Fisica Cosmica kaj la Istituto Nazionale di Astrofisica de la Consiglio Nazionale delle Ricerche, en Romo. Li nun estas ano de la teamo de la Catalina Sky Survey.
Kun 21 kometoj malkovritaj aŭ kunmalkovritaj, Boattini estas la unua kometa malkovrinto de Italio. Li estis unu el la tri anoj de la teamo de CINEOS (Campo Imperatore Near-Earth Objects Survey), kiuj mallkovris la asteroidon 2004 PY42, kiu poste montriĝis esti kometo kaj estis nomita 167P/CINEOS. Li estas kunmalkovrinto de la damokloido 2009 UG89, ankaŭ kiu montriĝis esti kometo : C/2009 UG89 Lemmon.
La 7-an de oktobro 2008 li retrovis kometon, kiun unue malkovris la 13-an de oktobro 1892 la usona astronomo Edward Barnard kaj, kiu poste estis perdita. Tiu kometo portas nun la nomon 206P/Barnard-Boattini.
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 258 asteroidoj[1] inter 1994 kaj 2006. El ĉi tiuj li dediĉis 12848 Agostino al sia patro kaj 14973 Rossirosina al sia patrino.
Honoroj
En 2005 li ricevis la premion "Meteorite d'oro - Comune di Secinaro" por la sesio "kometo"[2]
La asteroido 8925 Boattini[3] estis nomita en lia honoro.
Malkovritaj kometoj : 21 | ||
---|---|---|
C/2007 W1 Boattini | 20-a de novembro 2007 | |
C/2008 J1 Boattini | 2-a de majo 2008 | |
P/2008 O3 Boattini | 29-a de julio 2008 | Boattini 1 |
C/2008 S3 Boattini | 29-a de septembro 2008 | |
P/2008 T1 Boattini | 1-a de oktobro 2008 | Boattini 2 |
206P/Barnard-Boattini | 7-a de oktobro 2008 | Remalkovro |
P/2008 Y1 Boattini | 22-a de decembro 2008 | Boattini 3 |
P/2009 B1 Boattini | 21-a de januaro 2009 | Boattini 4 |
C/2009 P2 Boattini | 15-a de aŭgusto 2009 | |
P/2009 Q4 Boattini | 26-a de aŭgusto 2009 | Boattini 5 |
C/2009 W2 Boattini | 21-a de novembro 2009 | |
C/2010 F1 Boattini | 17-a de marto 2010 | |
C/2010 G1 Boattini | 5-a de aprilo 2010 | |
C/2010 J1 Boattini | 6-a de majo 2010 | |
P/2010 U1 Boattini | 17-a de oktobro 2010 | Boattini 6 |
C/2010 U3 Boattini | 31-a de oktobro 2010 | |
P/2011 JB 15 Spacewatch-Boattini | 28-a de majo 2011 | |
C/2011 L6 Boattini | 28-a de majo 2011 | |
P/2011 V1 Boattini | 22-a de oktobro 2011 | Boattini 7 |
P/2011 Y2 Boattini | 24-a de decembro 2011 | Boattini 8 |
C/2011 Y3 Boattini | 25-a de decembro 2011 | Boattini 9 |
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- 8925 Boattini
- Kategorio:Malkovrita de Andrea Boattini