André Le Nôtre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1613 en Parizo |
Morto | 15-an de septembro 1700 (87-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Preĝejo de Sankta Roĥo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Jean le Nôtre |
Okupo | |
Okupo | Pejzaĝarkitekto • artisto • arkitekto • ĝardenisto • dezajnisto |
Verkoj | Gardens of Versailles |
André LE NÔTRE (naskiĝis la 12-an de marto 1613 en Parizo, mortis la 15-an de septembro 1700) estis la ĝardenisto de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1645 ĝis 1700. Li estis precipe komisiita pri la kreado de la parko de la kastelo de Versailles, sed ankaŭ de tiuj de Vaux-le-Vicomte aŭ de Chantilly. Lia kariero komencis en 1643, kiam Anno de Aŭstrio (la patrino de la reĝo) nomumis lin kiel "desegnisto de la plantoj kaj de la terasoj".
Ekde 1645 ĝis 1646, li sukcese modernigis la ĝardenojn de la kastelo de Fontainebleau, kaj sevke kreis la ĝardenojn de Vaux-le-Vicomte pro peto de Nicolas Fouquet. En 1662, Le Nôtre eĉ desegnis la planojn de Greenwich por Karlo la 2-a de Anglio. Li cetere renovigis la ĝardenojn de la Kastelo de Saint-Germain-en-Laye, kaj tiujn de la kastelo de Saint-Cloud por Filipo de Francio, la frato de la reĝo.
André Le Nôtre estis plie tre fama kortegano, kaj tio ebligis al li konkeri la privatan amikecon de Ludoviko la 14-a. Liaj ĝardenoj, nediskuteble barokstilaj, estis la unuaj "francmanieraj ĝardenoj" (jardins à la française).
La patro de André Le Nôtre, Jean Le Nôtre, simile estis la ĝardenisto de la reĝo Ludoviko la 13-a.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la franca ministrejo pri kulturo pri André Le Nôtre
- André Le Nôtre france Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine