André CAUBEL (pseŭdonimo "An Kaŭ"), naskiĝis en 1904, mortis la 1977, estis franca impostinspektoro en Orléans (departemento Loiret), aktivulo en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Esperanto-vortaristo kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro.
Esperanta agado
Caubel lernis Esperanton en la jaro 1917 kaj fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiun li tamen baldaŭ forlasis por aliĝi al SAT. Dum pluraj jaroj antaŭ sia emeritiĝo, li redaktis la revuon SAT-Amikaro kaj reprezentis SAT-Amikaro-n ĉe Franca Esperanto-Instituto.
Vortara agado
Caubel transprenis la tajpadon de la manuskripto de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj diskutis kun Gaston Waringhien pri lingve dubindaj kazoj. Li ankaŭ kunlaboris en la redaktado de la vortaro Dictionnaire Pratique d'Esperanto, kaj verkis broŝuron Initiation à l’Espéranto eldonitan de La Juna Penso. Dum pluraj jaroj li preparis Esperanto-vortaron de sinonimoj.
Eksteraj ligiloj
- Nekrologo de R. Grandière el SAT-Amikaro, decembro 1977
- Libroj de kaj pri André Caubel en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Artikoloj de kaj pri André Caubel en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Sennacieca Asocio Tutmonda/Libroj ĉe liberpensula frakcio de kaj pri André Caubel Liberpensuloj