András Tasnádi Nagy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1882 (1882-01-29)
en Budapeŝto
Morto 1-an de julio 1956 (1956-07-01) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Gyula Nagy
Frat(in)o Ilona Tasnádi
Okupo
Okupo politikisto advokato

András Tasnádi Nagy [andrAŝ taŝnAdi nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tasnádi Nagy András estis hungara juristo, politikisto, ministro. Lia fratino estis Ilona Tasnádi.

András Tasnádi Nagy naskiĝis la 29-an de januaro 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de julio 1956 en Budapeŝto.

Biografio

András Tasnádi Nagy frekventis juran universitaton en sia naskiĝurbo, kie li doktoriĝis. En 1908 li laboris kiel advokato, poste li estis prokuroro en MÁV. Ekde 1933 li estis subministro, post 2 jaroj ankaŭ parlamentano. Li estis prezidanto de la parlamento inter 1939 kaj 1945. Post la 2-a mondmilito la tribunalo kondamnis lin, li mortis en malliberejo.

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.