András Sinkovits-Vitay | |
---|---|
![]() András Sinkovits-Vitay en 2011 | |
Persona informo | |
Naskonomo | András Sinkovits |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1952 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Imre Sinkovits |
Patrino | Katalin Gombos |
Frat(in)o | Marianne Sinkovits |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro |
András Sinkovits-Vitay [andrAŝ ŝinkoviĉ-vitai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sinkovits-Vitay András estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina nomo estis András Sinkovits, lia nomvarianto estis András Vitay, lia patro estis Imre Sinkovits. lia patrino Katalin Gombos.
![](../I/SinkovitsVitayAndr%C3%A1sFotoThalerTamas.jpg.webp)
András Sinkovits[1][2] naskiĝis la 13-an de aprilo 1952 en Budapeŝto.
Biografio
András Sinkovits-Vitay akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1976. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. En la sekva lerneja jaro li studis en Max-Reinhardt-seminario kaj praktikadis en Teatro ĉe la Vieno. Hejmenveninta li aliĝis al Teatro Petőfi (Veszprém). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Nacia Teatro (Pécs) (1980), Teatro de Nyíregyháza (1981-1984), Teatro József Attila (1984-1988). Li akiris plian teatroteorian diplomon en la altlernejo en 1988. Ekde 1990 li estas liberprofesia aktoro, sed ankaŭ pli frue li havis ofte filmajn rolojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Orsino
- Makbeto - Macduff
- Multa Bruo pri Nenio - Benedetto
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Imre Madách: Mózes - la juna Moseo
- Bertolt Brecht–Kurt Weill: Trigroŝa opero - Filch
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Baracs
- Antoine de Saint-Exupéry: La Eta Princo - kantanta parolisto
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Petőfi '73 (1972) – titolrolo
- Honfoglalás (1996)
- A ház emlékei (2002)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sean Bean, Laurence Fishburne, Jeff Goldblum, Hugh Jackman[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- A gonosztevő (1974)
- Mint oldott kéve (1983) - princo Wildenburg
- Szent Gellért legendája (1994) - princo Imre
- Kisváros (serio, 1995, 2001) - Tibor Gyimesi