András Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1973 (51-jaraĝa) en Fiľakovo |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario • Ĉeĥoslovakio • Slovakio |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
András Nagy [andrAŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy András estas hungara-slovaka aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto.
András Nagy[1] naskiĝis la 11-an de februaro 1973 en Fiľakovo (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).
Biografio
András Nagy apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed dum la lernejaj jaroj li estis loke amatora aktoro, ekde 1991 jam en Košice. Li ekstudis slovake en 1993 en sk:Vysoká škola múzických umení v Bratislave. Liaj plej gravaj instruistoj estis sk:Vladimir Strnisko, en:Božidara Turzonovová, sk:František Kovár, Viola Thirring. En la sekva jaro li studis semestron en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Liaj instruistoj ekzemple estis Károly Kazimir, János Gosztonyi, Tamás Szirtes. Ekde 1996 li estis membro de Teatro Gárdonyi Géza. En Budapeŝto li partoprenis en fondo de slovaka teatro. Ekde 2006 li instruis pupteatradon en Altlernejo Károly Eszterházy.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Hamleto - filo de Hamleto
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo, Mercutio
- Kiel Plaĉas al Vi - Oliver
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Orsino
- La Vintra Fabelo - unua nobelo
- La Venecia Komercisto - Ferdinand
- Molière:
- L' Avarulo - Cléant
- Gömböc úr - policano; apotekisto
- Kleraj virinoj Vadius
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - barono Nikolaj Lvoviĉ Tuzenbach
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - dua kortegano; Catullus; Robespierre; Cassius
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- József Katona: Bánk bán - Ottó
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Kurrah
- Kálmán Mikszáth: Ombrelo de Sankta Petro (romano) (teatra verzio) - D-ro György Wibra
- Antoine de Saint-Exupéry: La Eta Princo - piloto
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Martin McDonald: Elveszett erkölcsök
- Willy Russel: Mrs. Johnstone története
- Ivan Holub: Temetés (slovaklingva spektaklo)
- William Gibson: Libikóka