András Máté | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de septembro 2000 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • poster artist • tipografo |
András Máté [andrAŝ mAtE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máté András estis hungara afiŝisto.
András Máté [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de septembro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
András Máté studis en 1946 kaj 1947 en Industriarta Altlernejo, poste en Belarta Altlernejo (1949-1951). Lia ĉefinstruisto estis György Konecsni. Post siaj studoj li specialiĝis al filmafiŝoj, tamen pli malofte li faris aliaj afiŝojn. Menciindas, ke en la tiutempa socialismo la reklamoj estis pli maloftaj. Ekde 1959 li kreis ankaŭ teatrajn afiŝojn. Li ricevis 11-foje la titolon pri la plej bona afiŝo de la jaro. Li ricevis 5 ŝtatajn premiojn inter 1957-1998.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Palaco Vigadó (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1953, 1956, 1958, 1975, 1984)
- Arthalo Budapeŝto (1954, 1961, 1966, 1972, 1986)
- Parizo (1961)
- Varsovio (1966)
- Békéscsaba (1978-1996)
- Székesfehérvár (1996)
Elektitaj afiŝoj
- Magánélet
- Tánc Hitler főhadiszállásán
- Tékozló szív
- A 4-es labor őrültje
- Malomkő
Fontoj
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.