András Havas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Havas Andor |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1891 en Debrecen |
Morto | 17-an de aŭgusto 1954 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo |
Okupo | |
Okupo | mikrobiologo • kuracisto |
András Havas [andrAŝ havaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havas András estis hungara mikrobiologo, kuracisto, membro (korespondanta en 1949) de Hungara Scienca Akademio. Malofte li uzis la nomon Havas András Andor.
András Havas naskiĝis la 21-an de decembro 1891 en Debrecen. Li mortis la 17-an de aŭgusto 1954 en Budapeŝto.
Biografio
András Havas abiturientis en Nyíregyháza en 1909, poste li akiris diplomon en Universitato Kolozsvár en 1913. Jam tiutempe li aliĝis al la socialisma movado. Dum la Hungara Sovetrespubliko li kuracadis handikapulojn. Post falo de la respubliko li rifuĝis al aksterlando. Unue li kuracadis en Rumanio, poste li esploris en Moskvo. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj li ricevis taskon defendi la loĝantaron kontraŭ tuberkulozo. Li ricevis premion Kossuth en 1950.
Elektitaj publikaĵoj
- Tudományos munka a tuberkulózis elleni küzdelem terén a Szovjetunióban (1946)
- Néhány adat a magyarországi BCG-védőoltások állásához (1954)