András Fricsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de aprilo 1942 en Szeged (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Q432326 |
Familio | |
Patro | Ferenc Fricsay |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro |
András Fricsay [andrAŝ friĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fricsay András estis hungardevena germana aktoro, reĝisoro. Li prenis la karesnomon Kali Son, lia patro estis Ferenc Fricsay.
András Fricsay[1][2] naskiĝis la 2-an de aprilo 1942 en Szeged (Hungario).
Biografio
András Fricsay estis edukita jam en Okcidenta Germanio. Li studis en Ĝenevo en École des Beaux Arts inter 1959–1963, poste en Berlino en Max Reinhardt School (1963–1966) (dubaj informoj!). Ekde 1971 li estis teatrestro, post 3 jaroj operejestro. En 1979 li fondis sendependan teatran trupon. Ekde 1992 li estis liberprofesia reĝisoro, sed li aperis ankaŭ en filmoj. Inter 2001–2012 li vivis en Berlino, poste en Svislando.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
- Friedrich Schiller: La Rabistoj (1989, prezentita 111-foje)
- Lina Wertmüller: Szerelem és anarchia
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Von Haut zu Haut (1970) - Polawski
- Die Eroberung der Zitadelle (1977) - Hermann Brucker
- Der Angriff (1987) - Bruno
- Die Sturzflieger (1995) - Gibson
- Álomkergetők (2004) - Vater Blessing
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Preis der Freiheit (1966) - studento
- Eines langen Tages Reise in die Nacht (1973) - Jamie Tyrone
- Derrick (serio, 1984-1985) - Kusich
- Zwei zum Verlieben (serio, 1996) - Max
- Die Wache (serio, 2005) - D-ro Traunstein
- Götz von Berlichingen (serio, 2014) - Bischof von Bamberg
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.