András Faragó | |
---|---|
András Faragó en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1964 (60-jaraĝa) en Orosháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto |
András Faragó [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó András estas hungara operetkantisto, aktoro, voĉoaktoro.
András Faragó[1][2] naskiĝis la 16-an de marto 1964 en Orosháza.
Biografio
András Faragó estis subaktoro en Teatro Jókai (Békéscsaba) inter 1981-1986, poste li akiris operetkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1989. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Kazán kaj Ida Versényi. Li estis membro de Teatro Gárdonyi Géza, poste de Teatro Hevesi Sándor. Ekde 1997 li aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto). En 2014 li estis flegita en hospitalo pro akuta diabeto. Li ricevis premiojn en 2009 kaj 2014. Lia edzino naskis filinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Imre Kálmán:
- A csárdáskirálynő - Miska (ĉefkelnero)
- Marica grófnő - Kudelka (servisto); princo Dragomir Popolescu Moritz
- Lajos Parti Nagy: Ibusár - Pali Jénai; Kálmán Istensegítsy
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - Herbert
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony - Ede Ibolya; Kubanek
- Ferenc Molnár: Liliom - Hugó
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Pixi
- Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar - Herodes
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Nyócker! (2004) - Kolompár (voĉe)
- Valami Amerika 2. (2008) - Mónika
- Now and Not Later - Embrace the Moment (2019) - unua ŝoforo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de John Batchelor, Jack Black, Joe Bugner, Michael Clarke Duncan, Robbie Coltrane, Idris Elba, John Goodman, Thomas Haden Church, Hermann Göring, Bob Hoskins, Samuel L. Jackson, Fat Joe, Edward James Olmos, Ron Perlman, Randy Quaid, Stellan Skarsgård, Forest Whitaker[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Boszorkánypalánta (1988) - onklo Pali
- Familia Kft. (serio, 1998) - Géza Foltos
- Tűzvonalban (serio, 2007) - Lajos
- Hacktion (serio, 2014) - Ágoston Szücs
- Airies (serio, 2021) - reĝo Sulyom; Gedeon Rana
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.