András Both | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1951 (73-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Okupo | |
Okupo | scenografo |
BOTH András [bot] estas rumanuja hungara, usona scenejdekoraciisto, kostumdizajnisto naskita en Târgu Mureş la 21-an de februaro 1951.
Kariero
Li finis la fakon pri scenejdekoracio en Bukareŝto en la jaro 1976 kaj li laboris al pluraj teatroj de Rumanujo. En 1983 li elmigris kaj laboris en Londono, Stutgarto kaj poste en Usono. Oni invitis lin por konduki la fakultaton pri scenejdekoracio en la Universitato pri Vidartoj de Kalifornio.
El liaj scenejdekoracioj
- Gogol: Revizoro (reĝisoro: Lucian Pintilie, Teatro Minneapolis;
- Shakespeare: Julius Caesar, Vintra fabelo (Usono), Sonĝo de someromeza nokto (Kluĵo)
- Umberto Giordano: André Chenier Szeged;
- Mrozek:Tango (Pesti Színház, 1977);
Eksteraj ligiloj
Fonto
- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.