András Bodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1915 en Suatu |
Morto | 4-an de oktobro 1999 (84-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Rumanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto • tradukisto |
BODOR András estis rumanuja hungara historiisto, tradukisto, universitata profesoro naskita la 5-a de aŭgusto 1915 kaj mortinta en Kluĵo la 4-an de oktobro 1999.
Biografio
La mezlernejon András Bodor finis en unitariisma kolegio de Kluĵo, kaj la universitaton samloke kaj en Oxford. Li doktoriĝis en 1943 pri klasika filologio en Kolozsvár. Ekde 1941 li instruis en mezlernejo, ekde 1947 en Bolyai Tudományegyetem prelegis antikvan universalan historion, latinan kaj grekan lingvojn. Inter 1951 kaj 1958 li estis dekano, ekde 1959 profesoro de Universitato Babeş-Bolyai.
Ĉefaj verkoj
- Egyetemes ókori történet (multobligia universitata noto, Kv. 1959);
- Prelegeri din istoria universală veche (kunulaŭtoroj N. Lascu, E. Condurachi, N. Gostar, 1967);
- Istoria universală antică şi medie (lernolibro, 1973);
- Történeti kronológia I-II. (kun Elek Csetri, Kriterion Kézikönyvek 1976).
Tradukaĵoj
- Heracleitos (kun György Szabó, 1951);
- Korai görög materialisták (kun Szabó György kaj Gálffy Zsigmond, 1952);
- Aristotelo (kun Szabó György, 1952);
- Leukippos-Demokritos (kun Szabó György, 1952);
- Epikuros-Lucretius (kun Szabó György, 1953);
- Moruso, Bacon, Hobbes, Locke – az angol materialisták (1953);
- Rotterdami Erasmus: A balgaság dicsérete (1960);
- Aiszóposz meséi (1970);
- Richard de Bury: Philobiblon. A könyvek szeretete (Jakó Zsigmond bevezetőjével, Téka 1971);
- Erasmus világa (kun Ádám Dankanits kaj Trencsényi-Waldapfel Imre, Téka 1972);
- Sándor Kőrösi Csoma: Buddha élete és tanításai (Téka 1972);
- Francis Bacon: Új Atlantisz (Téka 1976).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.