András Bertalan Schwarz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de septembro 1953 (67-jaraĝa) en Freiburg |
Lingvoj | germana • turka • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Lepsiko • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Artúr Schwarz |
Okupo | |
Okupo | historiisto de juro • universitata instruisto |
András Bertalan Schwarz [andrAŝ ŝvarc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwarz András Bertalan, en Germanio konata Andreas Bertalan Schwarz estis hungara-germana juristo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1946).
András Bertalan Schwarz naskiĝis la 17-an de februaro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de septembro 1953 en Freiburg im Breisgau.
Biografio
András Bertalan Schwarz frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Bonn kaj Lejpcigo. En 1908 li ricevis diplomon pri juro en Budapeŝto, sed poste li revenis al Lejpcigo, kie li profesoriĝis en 1912. En 1922 li ricevis la instruan rangon instruis eksterordinara profesoro. Inter 1926-1930 li instruis en Zuriko, poste en Freiburg. Li devis fuĝi pro la nazioj, tial li instruis en Kembriĝo, Oksfordo kaj Istanbulo. Post la 2-a mondmilito li reiris al Okcidenta Germanio, kie li instruis en universitato de Bonn.
Verkaro (elekto)
- A birtokjog és a birtoktan alapjai (1907)
- Hypothek und Hypallagma: Beitrag zum Pfand- und Vollstreckungsrecht der griechischen Papyri (1911)
- Die öffentliche und private Urkunde im römischen Ägypten (1920)
- Roma hukuku dersleri (1945)
Fontoj
- biografio germane
- biografio germane
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla sur paĝo 54-a) Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine