András Balázs | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de julio 1943 en Odorheiu Secuiesc | |
Morto | 28-an de aprilo 1978 (34-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc | |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
BALÁZS András (pro. bala:ĵ) estis rumania hungara ĵurnalisto, poeto naskita en Székelyudvarhely la 10-an de julio 1943 kaj mortinta en Odorheiu Secuiesc la 28-an de aprilo 1978.
Biografio
András Balázs finis la fakon pri hungara lingvo kaj literaturo en 1966 en la UBB de Kluĵo. De 1968 li estis interna kunlaboranto de la gazeto Hargita. Liaj poemoj aperis de 1962 en Utunk, Ifjúmunkás, Igaz Szó kaj en poemantologioj Vitorla-ének (1967), Megtalált világ (Mv. 1968).
Volumo
Lia poemvolumo titolita Cicoma nélkül restis en manuskripto.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.