András Bárdos | |
---|---|
András Bárdos en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1964 (59-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Pál Bárdos |
Patrino | Judit Fenákel |
Edz(in)o | Krisztina Máté |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • prezentisto |
András Bárdos [andrAŝ bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos András estas hungara redaktoro, prezentisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Pál Bárdos, lia patrino estis Judit Fenákel, lia edzino estis Krisztina Máté.
András Bárdos[1][2] naskiĝis la 5-an de julio 1964 en Szeged.
Biografio
András Bárdos akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1988, poste li studis en lernejo de hungaraj ĵurnalistoj. Li laboris en la Hungara Radio (1988–1991), poste en la Hungara Televizio, ekde 1998 en privataj televizioj. Li partoprenis precipe en novaĵaj kaj politikaj programoj. En 1995 li ekinstruis en la Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, kie li estis levita asistanto (1999), lektoro (2004), docento (2007), vicrektoro (2008). Intertempe en 2003 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn inter 2000 kaj 2006. Lia edzino naskis kvarfoje.
Liaj verkoj (elekto)
- Műsorvezetés a gyakorlatban. Fejezetek egy kezdő rádiósoknak és televíziósoknak szóló kézikönyvből – factual műsorok vezetéséhez (disertaĵo kune kun Krisztina Máté, 2003)
- Mit szól hozzánk? (2002)
- Ítélet (2010)
- A Fantom-tól a Mamma mia!-ig. A Madách Színház titkai (kunaŭtoro, 2014)