Andorinha | |
municipo | |
Oficiala nomo: Andorinha | |
Deveno de nomo: Hirundo, en la portugala | |
Kromnomo: Tero de l'kromo | |
Lando | Brazilo |
---|---|
Subŝtato | Bahio |
Mezoregiono | Centro Norte Baiano |
Mikroregiono | Senhor do Bonfim |
Situo | urba centro |
- koordinatoj | 10° 20′ 42″ S 39° 49′ 58″ U / 10.34500 °S, 39.83278 °U (mapo) |
Areo | 1 247,623 km² (124 762,3 ha) |
Loĝantaro | 14 414 (2010) |
Denseco | 11,55 loĝ./km² |
Horzono | UTC-3 |
Situo ene de Bahio
| |
Situo ene de Brazilo
| |
Vikimedia Komunejo: Andorinha (Bahia) | |
Retpaĝo: http://www.andorinha.ba.gov.br | |
Portalo pri Brazilo | |
Andorinha estas municipo en la brazila subŝtato Bahio, kiu havis 14.414 loĝantojn en 2010 [1].
Andorinha signifas en la portugala "hirundo", konata birdo, kiu estas videbla kaj abunda sur la ĉielo de Andorinha.
Fonda Historio
Tiu ĉi municipo devenas de antikva bieno, kiu apartenis al João Alves de Araujo (Johano Alves de Arauĵo), unu el la unuaj loĝantoj kaj fondinto de la municipo. João Alves estis konata populare kiel João de la Kato, tiu ĉi estis lia kaŝnomo. Tio estis ĉirkaŭ 1885, plimalpli. Antaŭ la bieno estis blanka ŝtonego, kiu estis de longe nomata "morro das Andorinhas", aŭ monteto de la hirundoj, en Esperanto, ĉar tiu loko, ĝenerale dum krepuskaj horoj, estis bona loko por ripozado de etaj birdoj, hirundoj. Tiam la Bieno de l'Kato, kiel estis nomata, fariĝis rekontiĝa punkto por ĵusvenintaj vojaĝantoj, kiuj venis el najbaraj vilaĝoj, kiel Sítio do Açude (Bieneto de la Akvujego), Santa Rosa de Lima (Sankta Rozo). Tiuj ĉi vojaĝantoj venis el tiuj lokoj kaj sekvis sur la vojo ĝis la urboj Senhor do Bonfim (S-ro de la Bonfino) kaj Jaguarari (Ĵaguarari). Ĉirkaŭ la bieno Monteto de la hirundoj ekformiĝis eta vilaĝo, kiu poste konsiderinde evoluis pro la konstruado de la vojo intense uzata ĝis Senhor do Bonfim.
Andorinha estas unu el la urboj plej malgrandaj de Bahio. Ĝi estas trankvila kaj paca urbeto kun siaj malmultaj loĝantoj. Konsiderinda parto el tiuj ĉi 14. 414 loĝantoj estas kamparanoj, ne loĝantaj en la urba medio.
- Aktuale, Andorinha estas konata precipe pro siaj kulturaj ecoj kaj pro multaj mineralaj riĉecoj, krom sia natura beleco, karaktero de speciala vegetado de nordorienta parto de Brazilo, kiu prezentas plurajn specojn de veproj.
Man-metioj
La man-metia aktiveco en Andorinha estas laboro, kiu etendiĝas trans la jaroj kaj estas eble la ĉefa fonto de rendo por subteno de kelkaj kamparaj familioj ĉirkaŭe Andorinha. Estas mana laboraĵo farita ĝenerale de inoj kaj tia aktiveco havas naturajn produktojn, kiel precipajn krudajn materialojn. Tiuj ĉi produktoj estas trovataj en kampoj
Estas ili:
- Pajlo, rikoltita el palmarbo;
- Ledo, eltirita el kaproj;
- kaj argilo por fari ceramikon.
Estas vere kaj sendube kruda metio kun eleganta kaj mirinda streko, kiu plaĉas al homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de mondo. Ĝi estas instruita generacio post generacio sen perdi la originalan kvaliton.
Kelkaj Produktoj
- Ceramiko, kiel kruĉoj, potoj, akvopotoj, tegmentoj, ktp.
- Faraĵoj el:
- el ledo, kiel vestoj, ĉapeloj, vakeraj iloj, ŝuoj, sandaloj, ktp.
- el pajlo, kiel tapiŝoj
- laboraĵo de punto, kiel vestoj, roboj,trikaĵoj, ktp.
Ekonomikaj Aktivecoj
La ĉefaj ekonomikaj aktivecoj de Andorinha estas agrokulturo kaj, eble la plej precipa la minerala esploro.