Andor Weltner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1910 (1910-10-19)
en Pápa
Morto 21-an de septembro 1978 (1978-09-21) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Izsák Schulhof
Okupo
Okupo jurosciencisto akademiulo

Andor Weltner [veltner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weltner Andor estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1970) de Hungara Scienca Akademio.

Andor Weltner naskiĝis la 19-an de oktobro 1910 en Pápa. Li mortis la 21-an de septembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio

Andor Weltner akiris diplomon en 1932 en Universitato Pázmány Péter, poste unu jaron li estis soldato. Ekde 1933 li estis advokatohelpanto. En 1937 li plenumis ekzamenon pri advokato kaj juĝisto. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine li deportiĝis al Buchenwald kaj Dachau. Hejmenveninta en 1945 li iĝis memstara advokato en Budapeŝto. En 1946 li ankaŭ ekinstruis en la universitato, en 1951 li estis elektita katedrestro. Li laboris en la ministerio inter 1949-1952. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952. En la studjaro 1956 li estis dekano. En 1971 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Li instruis ankaŭ eksterlande en Vieno, Göttingen, Linz, Londono, Romo, Tampere. Li ricevis premion en 1966.

Elektitaj publikaĵoj

  • Gazdasági jog (1949)
  • A magyar munkajog (1955)
  • A munkavédelem jogi szabályai (1963)
  • Fundamental traits of socialist labour law, with special regard to Hungarian legislation (1970)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.