Andor Juhász | |
---|---|
Andor Juhász en 1915 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de septembro 1864 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 25-an de septembro 1941 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Mortokialo | brustangoro |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juĝisto |
Andor Juhász [juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Andor estis hungara juĝisto, instruisto.
Andor Juhász[1][2] naskiĝis la 17-an de septembro 1864 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 25-an de septembro 1941 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) (ekzistas ankaŭ aliaj datenoj laŭ aliaj fontoj).
Biografio
Andor Juhász maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1882, poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa), fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato Budapeŝto. Li komencis praktiki juron en la advokata ateliero de sia patro en Kassa. Ekde 1886 li laboris en juĝejo de la sama urbo, post 2 jaroj li estis subnotario. En 1890 li atingis la rangon norio en Miskolc, en la sekva jaro distrikta subjuĝisto, en 1895 juĝisto de Kassa. Ekde 1911 li estis juĝisto jam en Budapeŝto, inter 1925 kaj 1934 li estis estro de la plej supera juĝejo, poste li pensiuliĝis. Li estis senatano inter 1916-1918 kaj 1927-1940. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
- Beszédei (1935)
Memorigiloj
- premio prenis la nomon Juhász Andor