Andor Fekete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1883 en Târgu Mureș |
Morto | 22-an de aŭgusto 1951 (68-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Okupo | |
Okupo | advokato • verkisto de nefikcio |
FEKETE Andor estis rumania hungara juristo naskita en Marosvásárhely la 19-an de junio 1883 kaj mortinta en Târgu Mureş la 22-an de aŭgusto 1951.
Kariero
Finstudinte juron en la Universitato de Budapeŝto en 1906, Andor Fekete laboris ĝis sia morto kiel advokato en sia naskiĝurbo. En 1936 li estis vicprezidanto de la urba sekcio de la partio Országos Magyar Párt. Li estis ano de la lieratura societo Kemény Zsigmond Társaság kaj unu el la gvidantoj de la framasona loĝio Bethlen Gábor. Dum la dua mondmilito li defendis 27 akuzitojn en kontraŭkomunistaj procezoj. En 1945 li partoprenis en la fondado de la hungarlingva teatro Székely Színház en Târgu Mureș.
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.