Andor Földes | |
---|---|
Memortabulo pri Andor Földes | |
Persona informo | |
Naskonomo | Földes Andor |
Naskiĝo | la 21-an de decembro 1913 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 9-an de februaro 1992 en Herrliberg (Svislando) |
Mortokialo | morto per falo |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pianisto • komponisto • universitata instruisto |
Andor Földes [foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Andor estis hungara-usona internacie fama pianisto. Lia nomo estis en Usono Andor Foldes.
Andor Földes Arkivigite je 2016-03-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de decembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de februaro 1992 en Herrliberg apud Zuriko (Svislando).
Biografio
Andor Földes estis mirinfano edukita de la patrino, kiu mem estis pianisto. Li mem debutis jam en 1921, en la sekva jaro li komencis lerni en Muzikakademio de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Arnold Székely, Leó Weiner, baldaŭ Ernő Dohnányi. Li finis majstrokurson en 1932, sed pli frue en 1929 li debutis eksterlande en Vieno. En la 1930-aj jaroj li ofte faris turneojn eksterlande. Komence de la 2-a mondmilito li vojaĝis al Usono, kie li faris komunajn koncertojn kun József Szigeti (violonisto) 3 jarojn. En 1948 Foldes akiris usonan ŝtatanecon, tiutempe li edziĝis. En 1953 li muzikadis en Sud-Ameriko, tiutempe li faris majstrokursojn en Parizo, Berlino, Tokio. Inter 1957 kaj 1965 li instruis (kiel katedrestro) en muzika altlernejo de Saarbrücken, ekde 1960 li estis ankaŭ dirigento. En 1957 li ricevis francan muzikan premion, en 1963 okcidentgermanan premion. En 1961 la geedza paro translokiĝis al Svislando.
Liaj libroj
- Keys to the Keyboard: A Book for Pianists, with Explanatory Music
- Gibt es einen zeitgenössischen Beethoven-Stil?
- Erinnerungen
- Seventy Years on Music's Magic Carpet
Liaj libroj hungare
- Zongoristák kézikönyve (1970)
- Emlékeim (1995) (ISBN 9633790727)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
- muzika konkurso: Földes Andor-Jürg Marquard ekde 1994