BOKOR Andor rumanuja hungara reĝisoro, teatrestro naskita en Koloĵvaro en 1911 kaj mortinta en Târgu Mureş en 1974.

Kariero

Andor Bokor inter 1946 kaj 1948 estis la sekciestro hungara de Dolgozók Színháza (Teatro de Laboristoj) en Kluĵo. Ekde 1948 ĝis 1956 li estis direktoro de la teatro Sepsiszentgyörgyi Tamási Áron Színház kaj poste ĝis 1961 li estis organizinto de la Székely Színház en Târgu Mureş. Li ankaŭ verkis teatraĵojn kun kunulaŭtoroj.

El liaj reĝisoraĵoj

  • Gow–D’Usseau: Mélyek a gyökerek;
  • Móricz Zs.: Rokonok;
  • Bokor–Völgyesi: Szólj szám!

Fonto

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.