Andavías | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49162 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 430 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 5° 51′ U (mapo)41.5979982-5.8554852Koordinatoj: 41° 36′ N, 5° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 693 m [+] | ||
Areo | 23,14 km² (2 314 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Andavías [+] | |||
Andavías [andaBIas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 17 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Palacios del Pan, Montamarta, La Hiniesta kaj Zamora.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 962. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Ĝi apartenis grandparte al la eklezia hierarkio de Zamoro kaj al aliaj nobeloj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Lastatempe ĉefe servoj kiel dormurbo.