![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Antau. |
Andau | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() la loka kirko la loka kirko | |||||
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7163 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 285 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 47′ N, 17° 2′ O (mapo)47.77638888888917.03Koordinatoj: 47° 47′ N, 17° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 116 m [+] | ||||
Areo | 47,3 km² (4 730 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Andau, hungare Mosontarcsa estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 285 loĝantoj.
Bazaj informoj
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ hungara-aŭstra limo, laŭ ĉefvojo Fertőd-Mosonmagyaróvár, la lasta estas proksime.
Historio
La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste romianoj loĝadis tie. En 896 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1487 en formo Zentho. En 1529 kaj en 1683 la turkoj, en 1848 banuso Josip Jelačić detruis ĝin. En 1910 2397 da loĝantoj loĝis, plej parte aŭstroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Moson, al distrikto de Magyaróvár. Poste Andau trovis sin en Aŭstrio, laŭ la landlimo.
Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el 1747, poste plurfoje trakonstruita - en 1931 aldoniĝis du turoj sur rondaj fundamentoj kiuj igis la preĝejon esti la unua modernisma kirko de Burgenlando. Apud la vilaĝo sala lago troviĝas.
1956-2008
Fine de 1956 miloj trapasis la limon el Hungario. Estis tie malgranda ponto inter la du ŝtatoj. Iam la ponto malaperis, sed nuntempe oni konstruis novan ponton kaj monumenton. Inter 1948-1989 tie Fera kurteno troviĝis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, la limoj ĉesis.
Ĝemelkomunumo
Eksteraj ligiloj

|