Anda tinamo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895 | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nothoprocta pentlandii (Gray, 1860)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
N. p. pentlandii | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Anda tinamo (Nothoprocta pentlandii) estas tinamo, nome birdospecio de la familio de Tinamedoj, troviĝanta komune en altaltitudaj arbustaroj, en Andoj de Sudameriko.[3]
Etimologio
Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭo aŭ vosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4]
Taksonomio
Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5] La scienca nomo por la specio pentlandii estas la latina formo de Pentland kiu rememoras la irlandan veturiston Joseph Barclay Pentland.
Subspecioj
La Anda tinamo havas sep subspeciojn kiuj estas la jenaj:
- Specio Nothoprocta pentlandii, Anda tinamo, loĝanta en Andoj de norda kaj centra Argentino, norda Ĉilio, sudokcidenta Ekvadoro, sudokcidenta Bolivio, kaj okcidenta Peruo[3]
- Nothoprocta pentlandii pentlandii, nomiga raso, loĝanta en Andoj de okcidenta Bolivio, nordokcidenta Argentino, kaj plej norda Ĉilio[3]
- Nothoprocta pentlandii ambigua loĝanta en Andoj de suda Ekvadoro kaj nordokcidenta Peruo[3]
- Nothoprocta pentlandii oustaleti loĝanta en okcidenta deklivaro de Andoj en centra kaj suda Peruo[3]
- Nothoprocta pentlandii niethammeri loĝanta en marborda centra Peruo[3]
- Nothoprocta pentlandii fulvescens loĝanta en Andoj de sudorienta Peruo[3]
- Nothoprocta pentlandii doeringi loĝanta en centra Argentino (Sierras de Córdoba de San Luis kaj Kordobo)[3]
- Nothoprocta pentlandii mendozae loĝanta en Andoj de okcidenta centra Argentino (Neŭkeno kaj Mendoza)[3]
Aspekto
La Anda tinamo estas proksimume 27 cm longa. Ties supraj partoj estas grizec-brunaj al olivec-brunaj kaj striecaj je blankanigra. Ties brusto estas griza kaj punkteca je blanka aŭ sablokolora, ties ventro estas sablokolora aŭ blankeca kaj ties krono estas nigra, la kapoflankoj kaj gorĝo estas makulecgrizaj, kaj ties kruroj estas flavaj.
Teritorio kaj habitato
La Anda tinamo povas troviĝanti en Andoj de Ekvadoro, norda Ĉilio, Peruo, Bolivio kaj nordokcidenta Argentino.[3]
Ili preferas subtropikajn kaj tropikajn arbustarojn je 800 al 4,100 m de altitudo.[6]
Konservado
La IUCN klasigas la Andan tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kun loĝa teritorio de 550,000 km².[6]
Notoj
- ↑ Brands, S. (2008)
- 1 2 3 4 5 6 7 Brands, S. (2008)
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Clements, J. (2007)
- ↑ Gotch, A. F. (1995)
- ↑ Davies, S. J. J. F. (2003)
- 1 2 BirdLife International (2008)(a)
- ↑ BirdLife International (2012). Nothoprocta pentlandii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
Referencoj
- BirdLife International (2008(a)). "Andean Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothoprocta pentlandii". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
- Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet
- Anda tinamo – Sanktaluisa Bestoĝardeno
- Anda tinamo, filmetoj, fotoj kaj sonoj Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
|