La vorto anarkio devenas el la greka ἀναρχία, anarĥIa (de ἄναρχος, Anarĥos, prefikso ἀν, an, kiu signifas 'ne' aŭ 'sen', kaj nomo ἀρχός, arĥOs, kiu signifas 'estro', 'ĉefo' aŭ 'registo')[1] kaj utilas por aludi situaciojn kie forestas ŝtato aŭ publika povo[2] kaj tiele estas neaplikebla la monopolo de la perforto ĉe specifa teritorio. Diference de la aŭtarkio (mem-regado), kio estas koncepto de etiko, la anarkio aludas al situacio de la politika sistemo.
Ne konfuzendas tiu koncepto kun malordo aŭ manko de ordo, kiu estus tute malferma kaj nepreciza koncepto.
Same ne konfuzendas kun tiu de anarkiismo, kiu celas socian ordon pere de anarkio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo, artikolo en Libera Folio aperinta 2022-03-23 (esperante)
Notoj
- ↑ Vidu:
- Anarchy, Vortaro Merriam-Webster rete.
- Anarchos, A Greek-English Lexicon.
- Diccionario Manual Griego VOX. Griego clásico-Español, eld. 18a de VOX, p. 44. ISBN 84-8332-149-1
- Etimologio de la vorto anarchy en Wiktionary (en angla).
- ↑ ĉe anarquía en la Hispanlingva vortaro – 22a eldono.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.