La ananka grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies retrogradaj orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Ananko, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 72% el ties maso.
Ecoj
Tri objektoj (Praksidiko, Jokasto kaj Harpaliko) de la ananka grupo havas saman grizan koloron, Ananko estas kolore inter la griza kaj la pala ruĝa[1].
Tia grupo povas deveni el la fragmentiĝo de asteroido kaptita de Jupitero. La meĥanismo de tia kapto ne estas bone klarigita: por iĝi satelito, preterpasanta objekto devas perdi sian kinetan energion, kaj la rimedo de tia perdo estas nekonata[2]. Oni hipotezis, ke en la estinto, la jupitera atmosfero etendiĝis multe pli malproksime ol hodiaŭ. Asteroido, pro la froto kun tia atmosfero povas esti bremsita kaj diseriĝi.
Ĉar Ananko, ĉefa ano de la grupo, konservas almenaŭ 72% el la maso de la tuta grupo, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne tro multe disireĝis.
Orbitaj ecoj
La ananka grupo anigas retrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,002 kaj 0,28.
Tiu grupo entenas "kernon" da ok satelitoj, kies orbitoj havas parametrojn tre proksimaj :Ananko, Praksidiko, Jokasto, Harpaliko, Tiono, Evanteo, Mnemo, kaj (eble) S/2003 J 16.
Ok aliaj satelitoj: Eŭporio, Ortosio, Telksino, Hermipo, Helikeo S/2003 J 3, S/2003 J 15 kaj S/2003 J 18, havas pli disajn orbitajn parametrojn, tamen ili povus esti anoj de la grupo.
Listo
Ĉefaj orbitaj ecoj de la anoj de la ananka grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estas perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de:
- la 6-a de marto 2006 koncernante Mnemon;
- la 27-a de oktobro 2007 koncernante Anankon;
- kaj la 14-a de julio 2004 koncernante la ceterajn.
La nepruvitaj anoj estas en kursivo.
Nomo | Granda duonakso[3] (km) | Grando (km) | Orbita periodo[3] (Tago) | Inklinacio[3] rilate al la ekliptiko | Discentreco[3] |
---|---|---|---|---|---|
Eŭporio | 19 088 450 | 2 | 538,78 | 144,694° | 0,0960 |
S/2003 J 3 | 19 621 797 | 2 | 561,52 | 146,363° | 0,2507 |
S/2003 J 18 | 19 812 595 | 2 | 569,73 | 147,401° | 0,1570 |
Ananko | 20 439 111 | 28 | 596,96 | 150,187° | 0,3121 |
Telksino | 20 453 772 | 2 | 597,61 | 151,293° | 0,2685 |
Evanteo | 20 464 872 | 3 | 598,09 | 143,409° | 0,2001 |
Helikeo | 20 540 284 | 4 | 601,40 | 154,587° | 0,1375 |
Ortosio | 20 567 990 | 2 | 602,62 | 142,367° | 0,2433 |
Jokasto | 20 722 584 | 5,2 | 609,43 | 147,249° | 0,2874 |
S/2003 J 16 | 20 743 797 | 2 | 610,36 | 150,769° | 0,3185 |
Praksidiko | 20 823 967 | 6,8 | 613,90 | 144,206° | 0,1840 |
Harpaliko | 21 063 832 | 4,4 | 624,54 | 147,224° | 0,2441 |
Mnemo | 21 129 805 | 2 | 627,48 | 149,733° | 0,3169 |
Hermipo | 21 182 104 | 4 | 629,81 | 151,242° | 0,2290 |
Tiono | 21 405 589 | 4 | 639,80 | 147,276° | 0,2526 |
S/2003 J 15 | 22 721 019 | 2 | 699,68 | 141,813° | 0,0932 |
Kiel por ĉiuj retrogradaj lunoj, IAU rizervas nomojn finiĝantajn per "e" por tiuj lunoj (en angla lingvo).
Notoj kaj referencoj
- ↑ « Photometric Survey of the Irregular Satellites »(angle)
- ↑ Derkunu jupiteraj lunoj malkovrataj en 2000 - Deveno de la satelitoj (angle)
Kun dek plian lunoj, Jupitero rekaptas Saturnon (france) - 1 2 3 4 Gvido pri la jupiteraj satelitoj Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) (angle)