Anand | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 388001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 462 (2001) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 33′ N, 72° 57′ O (mapo)22.55672.951Koordinatoj: 22° 33′ N, 72° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 39 m [+] | ||
Areo | 2939,9 km² ( 293 990 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Anand [+] | |||
Anand, laŭ guĝarata lingvo અાણંદ, laŭ hindia lingvo आणंद, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
Anand havis populacion de 385 291 en 2021 kun legopovo de 78,5%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Anand situas sur ebenaĵo. La supermara alteco estas 39 m. Nadiad troviĝas 18, Vadodara 36, Ĥambat 43, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 63, Godhra 70, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 80, Mumbajo 400, tutlanda ĉefurbo Delhio 798, Kolkato 1582 kilometrojn (aere) .
Historio
Anand estas historia urbo, sed sidejan distrikton ĝi ricevis nur en 1997 pro fondo de nova distrikto.
Ekonomio
Anand estas industria kaj agrikultura urbo. La industriaĵoj havas lokon en aparta industria zono. La urbego estas konata kiel lakta ĉefurbo de Barato pro la elstaraj laktaĵoj. La agrikulturo produktas en la ĉirkaŭaĵo tabakojn kaj bananojn.
Lingvoj
En Anand la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.
Religioj
En Anand plejparto de la populacio estas hinduoj (86%), krome muslimoj (12%), kristanoj ĉirkaŭ 1,5% kaj ĝainistoj 0,5%.
Eduko
Anand estas universitata urbo, kie ankaŭ institutoj funkcias. Tiuj lernejoj instruas precipe agrikulturon.
Klimato
Anand havas mildajn vintrojn kaj tre varmajn somerojn. Jare pluvas inter 700-1200 mm.
Trafiko
Anand havas trairan fervojan linion kun stacidomo inter Ahmedabado-Vadodara laŭ ĉefa linio Delhio-Mumbajo. Krome kuras flankaj fervojaj linioj el Godhra kaj Ĥambat. 6 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Vadodara.
Vidindaĵoj
- preĝejoj, precipe hinduaj
Fontoj
- WikiTrans