Analiza Historio de Esperanto-Movado | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ernest Drezen | |
Eldonjaro | 1931 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Ekrelo | |
Paĝoj | 96 | |
Analiza Historio de Esperanto-Movado estas 96-paĝa libreto verkita de Ernest Drezen kaj eldonita ĉe Ekrelo en Lepsiko (Germanujo) en la jaro 1931. Eldonejo L'Omnibuso el Kioto (Japanujo) aperigis represon en 1972. La verketo prezentas ĝeneralan historion de la Esperanto-movado.
Enhavo
La ĉefo de la soveta Esperanto-movado interpretis la historion de Esperanto laŭ komunista pensmaniero kaj prezentis sian sovetan movadon kiel modela por la alilandaj organizaĵoj. La estrojn de UEA li nomis kapitalistoj kaj oportunistoj (p. 70/71).
Drezen, surbaze de jam ekzistantaj verkoj pri Esperanto-historio, priskribis la Esperanto-movadon el marksisma-leninisma vidpunkto: Hector Hodler estis edukita en "socio burĝeca" (p. 70), Edmond Privat donis al UEA "certan demokratian aspekton", sed sekvis lin "partianoj de la grandkapitalista politiko". Tio estis "deviga tradicio de la kapitalista socio", laŭ Drezen (p. 77). Aliflanke Drezen tre memlaŭdas sian Esperanto-asocion de Soveta Unio, kiu laŭ li estu modela por la tuta mondo. Pro tiu tendenco, la verko de Drezen estis ne tre influhava ekster komunismaj rondoj.
Recenzoj
|
|
|
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Analiza Historio de Esperanto-Movado en Enciklopedio de Esperanto
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo