Malnova mapo pri Annam, desegnita de Aleksandro de Rhodes (1651).

AnnamAnnamo (vjetname: An Nam, 安南, "la suda Pacifiko") estas eksa nomo de Vjetnamio. La nomo devenis de la antikva ĉina provinco, An Nam đô hộ phủ, kiu estis en Nord-Vjetnamio, la strio de la orienta marbordo de la Hindoĉinia duoninsulo, en Vjetnamio el ĉ. 150.000 km2. La centra parto de Vjetnamio (Trung Kỳ) estis franca kolonio kaj ankaŭ estis nomata Annam (france: l'Annam). Ĉi tiu ebenaĵo estas trairata de la Annama montaro, kies pleja alteco troviĝas sur Ngoc Linh (2.598 m).

Historio

La areo estis konkerita de Ĉinio en la jaro 200 a.K. kiu nomis ĝin Annam, nomo kiu neniam estis uzata de la lokanoj. Ĝi iĝis sendependa en la 15-a jarcento, preparante la vojon por stabila avancado de la vjetnamoj ĝis la delto de la rivero Mekongo. Kiam Vjetnamio estis unuigita en 1802, la urbo Hue iĝis la ĉefurbo de ĉi tiu regiono regata de la Imperiestro de Annam (Nguyen dinastio).

La centro de Vjetnamio falis laŭgrade sub regado de Francio en la 19-a jarcento; iĝante protektorato inter la jaroj 1883 kaj 1885 kaj la kortego ĉe Hue nur havis simbolan aŭtoritaton. La regiono estis dividata inter Norda kaj Suda Vjetnamio en 1954 kaj la lasta imperiestro estis eltronigita en 1955. En 1976 ĉesis la divido inter Nord-Vjetnamio kaj Sud-Vjetnamio. Inter la plej gravaj loĝlokoj de ĉi ebenaĵo troviĝas Da Nang kaj Hue.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.