komunumaro Norda Maro-Treene | |||||||
| |||||||
Amt | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||||
Distrikto | Norda Frislando | ||||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | ||||||
Aŭtomobila kodo | NF | ||||||
Oficiala Municipokodo | 010545492 | ||||||
Subdivido | 27 komunumoj (Gemeinden) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jens Christian | ||||||
Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | ||||||
Adreso de la administrejo | Schulweg 19 25866 Mildstedt | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 23838 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 54° 28′ N, 9° 6′ O (mapo)54.4616666666679.0952777777778Koordinatoj: 54° 28′ N, 9° 6′ O (mapo) | ||||||
Areo | 412 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.amt-nordsee-treene.de/ | ||||||
La komunumaro Norda Maro-Treene – germane Amt Nordsee-Treene – estas administra ligo de 27 komunumoj en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, borde de la Norda Maro. La komunumaro en sia nuna formo kreiĝis la 1-an de aprilo 2008 el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Friedrichstadt (escepte de la urbo Friedrichstadt), Hattstedt, Nordstrand kaj Treene. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 23838 loĝantojn. Administra sidejo estas la komunumo Mildstedt.
La urbo Friedrichstadt ne apartenas al la komunumaro, sed tamen interkonsentis pri komuna administrado, tial ke la oficialajn administrajn servojn por la loĝantaro Friedrichstadt prizorgas la komunumaro. Krom la centra oficejo en Mildstedt ekzistas civitanaj oficejoj en Friedrichstadt, Hattstedt kaj Nordstrand.
Situo
La komunumaro konsistigas ringon ĉirkaŭ la urbo Husum. Okcidente ĝi limiĝas pere de la Norda Maro, norde per la komunumaro Meza Norda Frislando, nordoriente per la komunumaro Viöl, oriente per la distrikto Schleswig-Flensburg, sude per la urbo Friedrichstadt kaj la rivero Eider kaj sudokcidente per la komunumaro Eiderstedt.
Membraj komunumoj
(nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)
- Arlewatt (353)
- Drage (646)
- Elisabeth-Sophien-Koog (55)
- Fresendelf (86)
- Hattstedt (2677)
- Hattstedtermarsch (282)
- Horstedt (828)
- Hude (189)
- Koldenbüttel (898)
- Mildstedt (3950)
- Nordstrand (2256)
- Oldersbek (742)
- Olderup (469)
- Ostenfeld (Husum) (1554)
- Ramstedt (429)
- Rantrum (1924)
- Schwabstedt (1333)
- Seeth (768)
- Simonsberg (821)
- Süderhöft (19)
- Südermarsch (137)
- Uelvesbüll (303)
- Winnert (698)
- Wisch (112)
- Wittbek (807)
- Witzwort (1022)
- Wobbenbüll (480)